z la
dudek-oka litero de la Esperanta alfabeto. z-dek = dek-zo.
Z10 (zo-dek) = dek-zo.
zain [Hebr.] sepa litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
zeno (fil., rel.) skolo de budhismo por memiluminiĝo.
zeto (ank. zeta) sesa litero de la greka alfabeto (Z, z). [PMEG]
zeta [Gr.] = zeto (‘greka litero’). [PMEG]
zipo fermilo, konsistanta el du
rubandoj kun vico da dentoj, (mal)endentiĝantaj unu en la alian per la
interŝovo de movpeco. [Hejma Vortaro]
zizanio (bot.) genro (Zizania el
poacoj) de marĉaj herboj.
zorio (vest.) sandalo kun nur plandumo kaj du rimenoj, kiuj
kuniĝas inter la unuaj du piedfingroj. [Hejma Vortaro]
zumi ntr aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon. [ReVo]. zum-paŭzo intervalo por babilado (dum prelego, kunveno ktp).