vaflo: kremvaflo (kuir.)
vaflo kun batita (kirlita) kremo. [Hejma
Vortaro]
Vakario (geogr.) urbo en
ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Vacaria]
Valenso (geogr.) urbo en
ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Valença]
vanilo (bot.) planto de la
genro Vanilla kaj ties preparitaj
aromaj fruktoj uzataj kiel spcio.
varti: vartotablo vd. sub tablo.
vartist(in)o persono, kiu vartas infanojn profesie en infanejo,
aŭ porokaze en la hejmo kiam la gepatroj forestas. [Hejma Vortaro].
infanvartist(in)o = vartist(in)o. infanvartejo = infanejo. gastvart(in)o juna
persono el alia lando, kiu laboras pri hejmaj taskoj, precipe vartado de
infanoj, loĝante en la hejmo de la familio. [Hejma Vortaro]
Vasoŭro (geogr.) urbo en ŝtato
Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Vassouras]
vato neteksita kotono, uzata
por sorbi, purigi, izoli, ŝirmi. [Hejma Vortaro]
vav [Hebr] sesa litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
vavo alia
nomo de la litero W.
vazo ujo el diversaj
materialoj, de diversa formo kaj grando, por enteni likvajn aŭ solidajn
substancojn. [Hejma Vortaro]
Veadejro (geogr.) montaro en ŝtato Gojaso, Brazilo.
[Veadeiros]
vegeti: vegetaĵa
originanta el vegetaĵoj (plantoj).
[Hejma Vortaro]
vegetara konforma al senvianda nutrado. [Hejma
Vortaro]
Veljo (geogr.) rivero en
ŝtato Minaso, Brazilo. [rio das Velhas]
velocipedo:
trirada velocipedo = triciklo.
verso: nombradversaĵo
(ank. nombradrimaĵo) (lud.) versaĵo por elekto de serĉonto aŭ alia ludonto. [Hejma
Vortaro]
vestiblo (ankaŭ antaŭĉambro) en loĝejo,
enira ĉambro tuj post la ekstera pordo, kie eblas lasi la eksterdomajn
vestaĵojn. [Hejma Vortaro]
veŝto (vest.) senmanika trunkvesto, portata sur ĉemizo
(bluzo) kaj sub jako. [Hejma Vortaro]
video: videoaparato
= vidbendaparato.
Viktorio (geogr.) = Vitorio (‘ĉefurbo’).
Viktorjo (geogr.) = Vitorio (‘ĉefurbo’).
Vilaveljo (geogr.) urbo en
ŝtato Espiritosanto, Brazilo. [Vila Velha]
vino: korinta sekvinbero (kuir.) (tb. korinta rosino)
malgranda, nigra
variaĵo de sekvinero. sultana sekvinbero (ank. sultanrosino) granda,
mola, orkolora variaĵo de sekvinbero. [Hejma Vortaro]
vinagro acido produktita el vino aŭ alio, uzata
kiel spicaĵo kaj konservilo. [Hejma Vortaro]
vindi (tr.) 1 ĉirkaŭvolvi per
tuko aŭ ŝtofa strio, ekzemple bebon, aŭ iun korpoparton por
kuracado. [Hejma Vortaro]. 2
garni etan infanon per tuko aŭ
simila peco, kiu sorbas aŭ retenas ĝiajn urinon kaj fekaĵojn. [Hejma
Vortaro]. vindo = vindaĵo. vindaĵo sorba peco el ŝtofo aŭ plasto kaj
celulozo, reuzebla aŭ ne, por vindi
etan infanton. [Hejma Vortaro]. vindotablo vd. sub tablo.
vindotuko
= vindaĵo.
viro: virinumi (ntr) serĉi virinojn por kun ili
seksumi.
Visozo (geogr.) urbo en
ŝtato Minaso, Brazilo. [Viçosa]
viŝi: viŝilo fibra materialo
el la sekiĝinta interno de la frukto de lufo (Luffa aegyptiaca), uzata i.a. por viŝi la korpon dum banado. Sin.: vegetaĵa spongo.
Vitorio (geogr.) ĉefurbo
de ŝtato Espiritosanto, Brazilo. [Vitória]
vitro: fum(o)vitro brunnigra netravidebla vitro. [Hejma Vortaro]. laktovitro blanka netravidebla vitro. [Hejma Vortaro]
vivi viver. kunvivanto (ank.
kunulo) viro, kiu konstante vivas kun virino, sen esti ties
laŭleĝa edzo. kunvivantino
(ank. kunulino) virino, kiu konstante vivas
kun viro, sen esti ties laŭleĝa edzino.
voĉo: voĉatingo (muz.) 1 muzika intervalo, inter kiu iu povas kanti la muzikajn sonojn, de la plej
basa ĝis la plej alta..2 intervalo, inter
kiu iu instrumento povas aŭdigi la muzikajn sonojn, de la plej basa
ĝis la plej alta.
vojo:
ŝparvojo (trafik.) vojo pli mallonga ol la kutima. [Hejma Vortaro]
Voltaredondo (geogr.) urbo en ŝtato
Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Volta Redonda]
vomi (x) konvulsie elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako. [ReVo].
vometi (pp bebo) post
laktosuĉado, eligi iom da lakto el sia stomako. [Hejma Vortaro]
Votuporango (geogr.) urbo en ŝtato
San-Paŭlo. [Votuporanga]
vuvuzelo muz., sport. speco de trumpeto, origine
el metalo, nun el plasto, uzata de la spektantoj de futbalaj ludoj en
Sud-Afriko. Sin.: sud-afrika trumpeto. [Af vuvuzela]