tabako: || iri
aĉeti tabakon foriri kaj ne reveni.
tablo mesa.
litotableto (tb. tableto, litotablo) malgranda
tablo apudlita por lite bezonataj aĵoj. [Hejma Vortaro]. vartotablo = vindotablo. vindotablo (ank. vartotablo) tablo sur kiun oni
kuŝigas bebon por purigi kaj vindi ĝin. [Hejma Vortaro].
Taboano (geogr.) alia maniero nomi la urbon Taboan-da-Sero
SP, en Brazilo. [etim.: pt Taboão]. taboana
= taboan-da-sera. taboanano
= taboan-da-serano.
Taboan-da-Sero (ank. Taboano) (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Taboão
da Serra]. taboan-da-sera (ank.
taboana) rilata al la urbo Taboan-da-Sero SP aŭ al tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. taboan-da-serano (ank. taboanano) tiu,
kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Taboan-da-Sero SP.
tabulo: tranĉtabulo ligna aŭ plasta tabulo uzata kiel
subaĵo, kiam oni tranĉas nutraĵojn. [Hejma Vortaro]
Tagvatingo (geogr.) urbo en la Federacia Distrikto
de Brazilo. [Taguatinga]
tajĝiĉuano (sport.) serio de malrapidaj kaj mediteme
farataj movoj por malstreĉiĝo kaj meditado. [tai chi chuan]
taksuso (bot.) genro (Taxus L., el taksusacoj) de daŭrafoliaj dioikaj pingloarboj kun
molaj pingloj, kun globformaj, flavaj, masklaj floroj, verdaj femalaj floroj
kaj kun fruktoj konsistantaj el nur unu grajno ĉirkaŭita de ordinare
brilruĝa, sukplena arilo; venena; la ligno utiligata por laboriloj; pluraj
specioj kaj varioj ĝardene kulturataj. [PIV1970]
taksusino (ĥem.) mortiga alkaloido ekstratita el taksuso.
Tamandareo (geogr.) alia maniero nomi la urbon
Almirante-Tamandareo PR, en Brazilo. [etim.: pt Tamandaré]. tamandarea = almirante-tamandarea. tamandareano = almirante-tamandareano.
Tamanduateio (geogr.) rivero trafluanta San-Paŭlon,
ĉefurbon de la ŝtato San-Paŭlo.
tambalo (ekon.)
centono de kvaĉo, monunuo de Malavio.
Tapaĵoso (geogr.) rivero en ŝtato Parao,
Brazilo. [Tapajós]
Taraŭakao (geogr.) rivero en ŝtato Akro, Brazilo.
[Tarauacá]
Tatuio (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Tatuí].
tatuia
rilata al la urbo Tatuio SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. tatuiano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Tatuio SP.
taŭ [Gr.] = taŭo (‘greka litero’). [PMEG]
taŭo (ank.
taŭ) dek-naŭa litero
de la greka alfabeto (Τ, τ). [PMEG]
Taŭbateo (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Taubaté].
taŭbatea
rilata al la urbo Taŭbateo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en tiu urbo. taŭbateano tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Taŭbateo SP.
tav [Hebr.]
dudek-dua litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
tavolo: antaŭsala tavolo (geol.) naftorezervo situanta inter 5.000 kaj 7.000 m sub la marnivelo,
malsupre de profunda tavolo da salo, en la mara subgrundo. postsala tavolo (geol.) naftorezervo situanta ĝis 3.000 m sub la marnivelo, supre de tavolo da salo, en la mara subgrundo. sala tavolo (geol.) tavolo da salo situante inter 3.000 kaj 5.000 m sub
la marnivelo, en la mara subgrundo.
teflono (kem.)
plasta substanco imuna kontraŭ akvo, varmego,
reakcioj, uzata kiel izolilo en kuirvazoj, tuboj, vestoj kaj aliaj aĵoj.
RIM. “Teflon” estas rezervita marknomo por
politetrafluoroetileno. [ReVo]
tegmento: subtegment(ej)o etaĝo
aŭ ejo senpere sub la tegmento, ofte pli
malalta ol la pli malsupraj etaĝoj. [Hejma Vortaro]
Tejŝejro (geogr.) alia maniero nomi la urbon Tejŝejra-de-Frejto BA, en Brazilo. [etim.: pt Teixeira]. tejŝejra = tejŝejra-de-frejta. tejŝejrano = tejŝejra-de-frejtano.
Tejŝejra-de-Frejto (ank. Tejŝejro) (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Baio. [etim.: pt Teixeira de Freitas]. tejŝejra-de-frejta (ank. tejŝejra) rilata al la urbo Tejŝejra-de-Frejto BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. tejŝejra-de-frejtano (ank. tejŝejrano) tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Tejŝejra-de-Frejto BA.
Teksaso (geogr.) unu el la ŝtatoj de
Usono. ¨ teksasa mikspoto (kuir.) mikspoto kun hakbovaĵo, kapsika pulvoro, fazeoloj kaj tomatoj. [Sonia’s
English-Esperanto Dictionary]
telefono: poŝtelefono
(ank. portebla telefono) malpeza telefono, kiu ne bezonas konduktilon. [Hejma
Vortaro]. ¨ senkabla
telefono tiu, kies aŭskultilo estas libere portebla ĝis certa distanco
de la bazo, kiu tamen estas konduktile konektita al la normala telefona reto. [Hejma
Vortaro]
Teofilo-Otono
(geogr.) urbo de Brazilo,
en la ŝtato Minas-Ĵerajso. [etim.: pt Teófilo Otoni aŭ Teófilo
Otôni]. teofilo-otona rilata al la urbo Teofilo-Otono MG
aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. teofilo-otonano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Teofilo-Otono MG.
tero: terpomfingroj (kuir.) =
fritoj. terpomflokoj (kuir.) ĉipsoj.
Terezino
(geogr.) urbo de Brazilo,
ĉefurbo de la ŝtato Piaŭio. [etim.: pt Teresina]. terezina rilata al la urbo
Terezino aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. terezinano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Terezino.
Terezopolo
(geogr.) urbo de Brazilo,
en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [etim.: pt Teresópolis]. terezopola rilata al la urbo
Terezopolo RJ aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo.
terezopolano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Terezopolo RJ.
tet [Hebr.] naŭa litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
teto (ank. teta) oka litero de la greka alfabeto (Q, q). [PMEG]
teta [Gr.] = teto (‘greka litero’). [PMEG]
Tibaĝio
(geogr.) rivero en ŝtato Paranao, Brazilo. [Tibagi]
Timono (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Maranjano. [etim.: pt Timon].
timona
rilata al la urbo Timono MA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. timonano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Timono MA.
tiri: korktirilo ilo
por eltiri korkan
ŝtopilon el botelo. [Hejma Vortaro]
Titano (astr.) satelito de
Saturno.
Tieteo (geogr.) rivero trafluanta la urbon San-Paŭlo,
ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Tietê]
TO [pt] (braz., geogr.) sigl. de Tokantino (‘ŝtato’).
Todos-os-Santo (geogr.) golfeto, kie situas Salvadoro,
ĉefurbo de ŝtato Baio, en Brazilo. [Todos os Santos]
tofuo (kuir.)
= sojkazeo.
Tokantino 1
(geogr.) unu el la ŝtatoj
de Brazilo. Ĉefurbo: Palmo; siglo: TO. [etim.: pt Tocantins]. tokantina rilata al la ŝtato Tokantino
BR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu ŝtato. tokantinano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la ŝtato Tokantino BR.
Tokantino 2
(geogr.) rivero en ŝtatoj Gojaso kaj
Parao.
Toledo (geogr.) urbo de
Brazilo, en la ŝtato Paranao. [etim.: pt Toledo]. toleda rilata al la urbo Toledo PR
aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. toledano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Toledo PR.
tomato 1 (bot.)
la
frukto de la herbo Lycopersicum esculentum) 2 (ank.
tomatujo) tiu herbo mem. tomatujo (bot.) =
tomato (herbo).
torto (kuir.)
plata,
ordinare rondforma kuko, sur kiu estas etendita tavolo da flaŭno aŭ
da sukeritaj kuiritaj fruktoj. [Hejma Vortaro]
toŭfuo (kuir.)
= sojkazeo. Vd sub kazeo.
tranĉi: tranĉo = tranĉaĵo.
tranĉaĵo peco apartigita per tranĉado, ekzemple de pano, kolbaso, viando. [Hejma
Vortaro].
Tres-Korasono
(geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso. [Três Corações]
Tres-Rio
(geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
[Três Rios]
triciklo (ank.
trirada biciklo, trirada velocipedo) velocipedo kun tri
radoj, plej ofte por infano. [Hejma Vortaro]
Trindado (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Gojaso. [etim.: pt Trindade].
trindada
rilata al la urbo Trindado GO aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. trindadano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Trindado GO.
trinki: gastrinkaĵo (ank. limonado) ia
ajn senalkohola dolĉa trinkaĵo, plej ofte kun gasveziketoj. [Hejma Vortaro]
tripo 1 internaĵoj de buĉita besto. [Hejma Vortaro]. 2 (kuir.) manĝaĵo el la
stomako de remaĉulo. [Hejma
Vortaro]
trumpeto: sudafrika trumpeto muz., sport. = vuvuzelo.
Tubarano (geogr.) urbo en ŝtato Santa-Katarino,
Brazilo. [Tubarão]
tuj: tuja (pp manĝaĵo aŭ trinkaĵo) kiu postulas nur mallongan preparadon. [Hejma Vortaro]. tujpreta
(pp
manĝaĵo aŭ trinkaĵo) tuja.
tuko:
antaŭtuk(et)o = salivtuko. buŝtuko kvadrata tola aŭ papera tuko, kiun oni uzas, por ŝirmi la vestojn dum la manĝado kaj
viŝi la buŝon. [Hejma Vortaro]. lavtuketo peco
da mola, akvosorbanta ŝtofo, uzata por lavi la haŭton. [Hejma
Vortaro]. naztuko = poŝtuko. poŝtuko (ank. naztuko) kvadrata
peco el tolo, kiun oni tenas en la poŝo kaj uzas, por viŝi al si la
ŝviton, purigi la nazon ktp. [PIV1, laŭ Hejma Vortaro].
salivtuko (ank. antaŭtuk(et)o) speciala tuko, kiun oni alligas sub la mentono de bebo. [PIV1, laŭ Hejma
Vortaro]
tukuŝio (zool.)
mara kaj rivera mamulo el
la familio de delfenoj (Sotalia
fluviatilis). [etim.: eble el kariba tupia lingvo]
tup (ling.; ISO 639-2) tupia lingvo.
tupio ano
de unu el la indiĝenaj triboj de Suda Ameriko. [tup tu-u’pi ‘plej supera patro’]. tupioj indiĝenaj grupoj, kiuj
parolis aŭ parolas unu el la tupiaj lingvoj. ¨ tupia
lingvaro (ling.; ISO 639-2: tup) familio
de indiĝenaj lingvoj de Suda Ameriko.
tuŝi: tuŝludo (lud.) ludo, kie unu ĉasas,
ĉiuj aliaj fuĝas; la ĉasanto provas tuŝi alian ludanton, kaj la tuŝito fariĝas nova ĉasanto. [Hejma Vortaro]