Ŝakorano (geogr.) akvofalo en rivero Tapaĵoso, ŝtato Parao, Brazilo. [P Chacorão]

ŝakri: narkotŝakristo homo, kiu ŝakras narkotaĵojn.

ŝalti (tr) (elektr.) fermi elektran cirkviton, tiel ke la kurento povas trapasi. [ReVo]. [G schalten] malŝalti (tr) (ank. elŝalti) ĉesigi per la ŝaltilo, rompante la cirkviton. memmalŝalto funkcio de aparato, kiu aŭtomate malŝaltas sin post certa tempo aŭ ekzemple post la finiĝo de la sonbendo aŭ vidbendo. [Hejma Vortaro]

ŝaloto (ank. askalonio) (bot., kuir.) kultiv-formo de cepo (Allium cepa gr. Aggregatum) plurjara legomo, kies nesimetriforma bulbo produktas 5–10 idbulbojn nur komencevolue entenatajn de la eksteraj tunikoj de la bulbo. [Hejma Vortaro]

Ŝapekoo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Santa-Katarino. [etim.: pt Chapecó Xapecó]. ŝapekoa rilata al la urbo Ŝapekoo SC aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ŝapekoano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ŝapekoo SC.

Ŝapurio (geogr.) urbo en ŝtato Akro, Brazilo. [P Xapuri]

Ŝarkeado (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo. [P Charqueada]

ŝaŭmo: ŝaumigilo = kirlilo.

ŝenoprazo (bot.) herbo de la specio Allium schoenoprasum, kies tigoj estas uzataj kiel spicherbo. [Hejma Vortaro]

ŝin [Hebr.] dudek-unua litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]

Ŝinguo (geogr.) rivero en ŝtatoj Mato-Groso kaj Parao, Brazilo. [Xingu]

ŝlagro (muz.) = furorkanto.

ŝminki (tr) intensigi, ŝanĝi aŭ refreŝigi la koloron kaj trajtojn de la vizaĝo per kosmetikaj ŝmiraĵoj kaj kolorigiloj: ŝi ŝminkis sin por la vespero [Hejma Vortaro].

ŝmiri: ŝmiraĵo grasa substanco, per kiu oni ŝmiras — ekzemple haŭton por protekti, kuraci aŭ ŝminki, aŭ ŝuojn por protekti aŭ plibeligi. [Hejma Vortaro].

ŝoro (muz.) brazila instrumenta muzikstilo, kiun oni ĝenerale ludas per sepkorda gitaro, gitaro, mandolino, kavakinjo*, fluto kaj tamburino. [P choro]. ¨ vigla ŝoro (muz.) variaĵo de ŝoro, kun pli vigla, gaja ritmo. [P chorinho]

ŝoti tr. fortege ĵeti pilkon aŭ alian objekton per piedbato: ŝoti pilkon al la golejo; la knabo ŝotis sencele la surstratajn ladajn bierboteletojn.  Rim.: en PIV2005 la verbo estas netransitiva. ŝoto forta piedbato sur pilko aŭ alia objekto.

ŝranko: glaciŝranko = fridujo. vestoŝranko meblo aŭ ĉambreto por konservi vestaĵojn.

ŝtopi: ŝtopingo (ank. ŝtopilingo, konektingo, konektilingo, kontaktingo, kontaktilingo) (elektr.) peco fiksita al elektra kablo, al elektra aparato aŭ al muro, kun truoj por la stiftoj de la ŝtopilo (konektilo, kontaktilo). [Hejma Vortaro]. ŝtopilo 1 peco, per kiu oniu fermas botelon aŭ la elfluilan truon de ekzemple banujo enŝovante, surŝraŭbante aŭ surpremante. [Hejma Vortaro]. 2 (ank. konektilo, kontaktilo) (elektr.) peco kun unu aŭ pluraj elstarantaj metalaj stiftoj, fiksita al la fino de elektra kablo kaj enmetebla en alian pecon kun truoj por la stiftoj por fari konekton kun fonto de kurento aŭ alie fermi la cirkviton. [Hejma Vortaro]

ŝtrumpo: kalsonŝtrumpoj (ank. ŝtrumpkalsono, ŝtrump(o)pantalono) (vest.) paro da ĝistaliaj ŝtrumpoj, formanta unu striktan vestaĵon. [Hejma Vortaro]

Ŝuio (geogr.) rojo en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Xuí]