radiatoro 1 aparato kun varmakva tubaro aŭ elektra
rezistilo, uzata por hejti ĉambron. [Hejma Vortaro] 2 aparato, kiu malhelpas troan varmiĝon de motoro. [Hejma Vortaro]
radono (kem.) ĥemia elemento
kun atomnumero 86, atompezo 222,0176, simbolo Rn.
Ramalaho (geogr.) urbo en Cisjordanio.
rampi 1 (pp bebo) iri trenante sin sur la ventro per la helpo
de la membroj. [Hejma Vortaro]. 2 (ankaŭ kvarpiedi) iri sur la manoj kaj genuoj aŭ piedoj.
[Hejma Vortaro, kun modifo]
raspi: raspilo kuireja ilo el truita lado kun akraj elstaraĵoj
por diserigi legomojn, fromaĝojn k.a. [Hejma Vortaro]
raŭfo aranĝita dum kristnasko en la hejmoj kaj
preĝejoj de romkatolikoj (germane: Weinachtskrippe, angle: "little
crib", france, la sainte crèche).
Recifo (geogr.) ĉefurbo de
ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Recife]
regi:
teleregilo senkonduktila aparateto mane tenata por regi aparaton
(televidilon, sonaparaton ktp). [Hejma Vortaro]
Reĝa Observatorio de Grenviĉo centra oficejo pri esploroj
rilate la grenviĉan meridianon. [A Royal
Greenwich Observatory]
remburi: remburaĵo
(tb. remburo) mola materialo, per kiu oni pufigas kaj plenŝtopigas kusenon,
apogseĝon, mortan beston konservotan k.s. [Hejma Vortaro]
reŝ
[Hebr.] dudeka litero
de la hebrea alfabeto. [PMEG]
reto: flamreto = kaserolsubtenilo.
Rezendo (geogr.) urbo en
ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Resende]
rimo: nombradrimaĵo
= nombradversaĵo.
Riobranko (geogr.) ĉefurbo
de ŝtato Akreo, Brazilo. [Rio Branco]
Rio-de-Ĵanejro (geogr.) ŝtato de
Brazilo. [Rio de Janeiro]
Riogrando (geogr.) urbo en
ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Rio Grande]
Rionovo (geogr.) urbo en ŝtato Minaso. [Rio Novo]
Riopreto (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [São
José do Rio Preto]
rizo: rizdolĉaĵo (kuir., braz.) brazildevena dolĉaĵo
el rizo kuirita en akvo kaj
salo, kaj rekuirita en sukerita lakto, kaj sur kiun oni disŝutetas
cinampulvoron. [P arroz-doce] ¨ rizo de bovĉaristoj (kuir., braz.) tipa sudbrazila plado el
kuirita rizo kun sekviando, kolbaso, tripkolbaso, ajlo, cepo, tomato, petroselo
kaj ŝenoprazo. [P arroz-de-carreteiro]
Rn (simb.) (kem.) = radono.
Rondonio (geogr.) ŝtato de
Brazilo. [Rondônia]
Rondonopolo (geogr.) urbo en
ŝtato Matogroso, Brazilo. [Rondonópolis]
Roraimo (geogr.) ŝtato de
Brazilo. [Roraima]
rosino: korinta rosino (kuir.) = korinta sekvinbero. sultanrosino (kuir.) =
sultana sekvinbero.
rosti: panrostilo aparato por rosti pantranĉaĵojn. [Hejma Vortaro].
turnrostilo (ankaŭ stangorostilo) aparato, kie oni
kuiras nutraĵon elmetante ĝin al varmego sur trapikilo. [Hejma
Vortaro]. stangorostilo = turnrostilo.
roto (ank. rota) dek-sepa litero de la greka alfabeto (R, r). [PMEG]
rota [Gr.] = roto (‘greka litero’). [PMEG]
rubo: pedalrubujo
(ank. pedalsitelo) rubsitelo, kies kovrilo estas malfermebla per
pedalo sen uzo de manoj. [Hejma Vortaro]
rukti: rukteto
malgranda rukto de bebo post ekz. laktotrinkado. [Hejma
Vortaro]
ruli: rulseĝo seĝo provizita per radoj uzata de tiuj, kiuj
ne povas iri. gladruli = kalandri.
ruto (bot.)
genro (Ruta el rutacoj) de arbustetoj kaj plurjaraj
herboj forte kaj malbone odoraj, venenaj, kun plume dividaj folioj kaj kun
flavaj floroj en apeksaj korimboj. [NPIV]
muroruto (bot.) specio de asplenio (Asplenium ruta-muraria), malalta, kun
folioj duoble plume dividaj, hejma en Eŭropo, norda Afriko kaj Azio,
kreskanta en rok- aŭ mur-fendoj. [NPIV]