paĝeo (rel.) =
paĵeo.
paĵeo (rel.) en la sudamerikaj indianaj triboj
el la tupia-gvarania lingvofamilio, speco de ŝamano. [Tup pa’ye ‘sorĉisto’]
Paketao (geogr.)
urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Paquetá]
Palestina
Aŭtoritato (aŭ Palestina
Aŭtonomio) (mll. PLO).
Palestina Aŭtonomio = Palestina Aŭtoritato.
Palestina Liberiga Organizaĵo mll PLO.
pano: panujo
(ank. pankonservujo) kesto por konservi panon. [Hejma Vortaro]. pankonservujo
= panujo. branpano (kuir.) pano, en kiu oni
konservis la branon. krakpano
(kuir.) skandinav-devena, malmola kaj plata pano, plej ofte el sekalo), kiu krakas sub la dentoj. [Hejma Vortaro]
pansi: pretpansaĵo (ank. plastro) plasta aŭ tola
glubendeto kun ena pansaĵeto, surmetata
sur skrap- aŭ alian vundeton.
pantalono: ŝtrump(o)pantalono (vest.) = kalsonŝtrumpoj.
papago: papageto (zool.) eta papago el Azio, Afriko, Aŭstralio aŭ
Suda Ameriko, longvosta, ofte tenata kiel dorlotbesto. [Hejma Vortaro]. ondopapageto (zool.) specio, Melopsittacus undulatus, de papageto, zoologie
nomata melopsitako. [Hejma Vortaro]
papero: necespapero = neceseja papero. ¨ neceseja papero (ank. neceseja
papero) papero
uzata en la necesejo. [Hejma
Vortaro]
papriko (kuir.) (ank. ruĝa pipro) spico preparita el
la sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj kultivformoj de la unujara kapsiko. [Hejma
Vortaro]
Parao (geogr.) ŝtato en Brazilo. [Pará}
Paraibo (geogr.) ŝtato en Brazilo. [Paraíba]
pasto:
dent(o)pasto pasto por purigi la dentojn uzante
dentbroson.
paŝtoa
lingvo lingv. lingvo parolata en Afganio.
Parademino (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo.
[Pará de Minas]
Paragvajo (geogr.) 1 lando de Sud-Ameriko. 2 rivero en
ŝtato Suda Matogroso. [Paraguai]
Paragvasuo
(geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Paraguaçu]
Paraibo (geogr.)
ŝtato de Brazilo. [Paraíba].
Paranao (geogr.) ŝtato en Brazilo. [Paraná].
Paranagvao (geogr.) urbo kaj haveno en ŝtato Paranao,
Brazilo. [Paranaguá]
Paranaibo (geogr.) rivero en ŝtatoj Minaso kaj
Gojaso. [Paranaíba]
Paratio (geogr.)
urbeto en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Parati]
parkuro (spo.) speco de sporto,
kiu konsistas en moviĝo de unu loko al alia en plej rapida maniero. [F parkour]
paroli: parolilo = laŭtparolilo. laŭtparolilo (ank. parolilo) aparato por
transformi elektran signalon en sonon per magneto kaj membrano. [Hejma Vortaro]
Pasakvatro
(geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Passa Quatro]
Pasofundo
(geogr.) urbo en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Passo
Fundo]
pasto: pastobulo (kuir) = knedliko. knedpasto = modlopasto. modlopasto
(ank. knedpasto) argilsimila diverskolora pasto, uzata por lude modli. [Hejma Vortaro].
paŝi: paŝlernilo (ank. irigilo) ringo por helpi etajn infanojn lerni paŝadon. [Hejma Vortaro]
pato (kuir.) (ank. fritilo)
malprofunda senkovrila
kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti. [PIV1, laŭ Hejma
Vortaro].
Patoso (geogr.)
granda lago en ŝtato Suda Riogrando. [Patos]
Paŭlo-Afonso (geogr.) akvofalo en rivero San-Francisko, ŝtato
Alagoo, Brazilo. [Paulo Afonso]
pazi (ntr.)
1 esti enmetebla en iu loko: en mia
aŭto estas loko por vi, sed vi, dikulo, ne pazas
en ĝi. 2 esti trapasigebla tra iu loko: la sofo pazos
en la pordo se vi tenos ĝin vertikala. pazigi fari, ke io
aŭ iu pazu en iu loko: se vi bone kunpremas la ŝtrumpetojn, vi
pazigos ilin ĉiujn en la tirkesto.
pe [Hebr.] dek-sepa litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
Pedrazulo
(geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Pedra Azul]
Peloto (geogr.)
urbo en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Pelotas]
pelvo portebla malprofunda kaj larĝa vazo por enteni fluaĵon [PV, laŭ
Hejma Vortaro]
pendoli: pendolilo (lud.) speco de balancilo, konsistanta el tabulo pendanta de ŝnuroj aŭ
ĉenoj. [Hejma vortaro, kun modifoj].
Pepsi
(reg. marko) unu el la plej famaj kolaoj.
Pernambuko
(geogr.) ŝtato de Brazilo. [Pernambuco]
Petrolino
(geogr.) urbo en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Petrolina]
Petropolo
(geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
[Petrópolis]
petroselo (bot.) herbo (Petroselinum crispum), uzata kiel spico. [Hejma Vortaro].
pi [Gr.] = pio (‘greka litero’). [PMEG]
pio (ank. pi) dek-sesa litero de la greka alfabeto (P, p). [PMEG]
Piaŭio
(geogr.) ŝtato de Brazilo. [Piauí]
pico (kuir.) italdevena speco de torto el salita pasto, kutime garnita per tavolo da
tomatoj, fromaĝo, anĉovoj, olivoj ktp. [Hejma Vortaro]. picejo
restoracio, kie oni ordinare
manĝas picon aŭ povas aĉeti ilin por kunporti
hejmen. [Hejma Vortaro].
piedo: kvarpiedi (ank. rampi) iri sur la manoj kaj
genuoj aŭ piedoj. [Hejma Vortaro, kun modifo]
piki: dent(o)pikilo
ligna
spliteto por purigi inter la dentoj. [Hejma Vortaro].
piloto (mar.) maristo komisiita por gvidi
ŝipojn en malfacilaj trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno;
ŝipgvidisto. [Revo]
pinĉi: tukpinĉilo (ank. krokodileto) risorta pinĉilo, per kiu oni pendigas lavitan tolaĵon je
ŝnuro, por ke ĝi sekiĝu. [Hejma Vortaro]
Pindoramo (geogr.) tupi-devena nomo de Brazilo. [Tup
pindó-rama aŭ pindó-retama ‘lando, regiono de la
palmoj’]
pinio (bot.)
Specio
de pino (Pinus
pinea), mediteranea pingloarbo kun ombrelosimila branĉaro kaj
manĝeblaj semoj. [Revo]
piro (bot.) frukto de pirarbo,
el la specio Pyrus communis. [Hejma Vortaro]. pirarbo (bot.)
(ank. pirujo) genro el la familio rozacoj (Pyrus), unu specio (Pyrus communis) estas kulturata en
multaj variaĵoj. [ReVo].
pirujo (bot.) = pirarbo.
Piracikabo (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Piracicaba]
pirarukuo (zool.) specio de arapajmo* (Arapaima gigas), granda rivera fiŝo el Amazonio. Ĝis 2,6 m longa kaj 160 kg peza, ĝi estas la plej granda skvamfiŝo en Brazilo. Pro sia tre ŝatata, gadosimila viando, ĝi estas alnomata “la gado el Amazonio”. [P pirarucu < Tup pirauru’ku < pi’ra ‘fiŝo’ + uru’ku ‘okrakolora, ruĝa’]
pisi (ntr.) (fiziol.) ĉiutaga vorto por urini. [Hejma Vortaro].
pisti: pistilo batilo de pistujo. [Hejma Vortaro]. pistujo ŝtona aŭ metala ujo por erigi ion malmolan, ekz. spico-grajnojn,
batante ĝin per pistilo. [Hejma Vortaro]
placebo (farm., med.)
inerta substanco, ekstere simila al tiu aŭ tiu medikamento, sed
havanta nenian farmakologian efikon: la placeboj povas esti kelkafoje utilaj
danke al la psikologia influo de la kuracisto. [NPIV] Vd. nocebo*.
[L placebo].
placeboefiko (med.) tiu efiko kaŭzita de placebo.
plasto = pretpansaĵo. ŝaŭmplasto elasta, malpeza, multvezika plasto. [Hejma Vortaro]
plato: kuirplato plato, aparta aŭ parto de kuirforno (fornelo), kiu varmiĝas per
elektro kaj sur kiun oni metas kuirpoton aŭ paton.
plekti (tr.) kunigi harojn, fadenojn kaj similajn krucante ilin regule kaj multfoje. [Hejma
Vortaro]
pleto: bakpleto (cul.) nefiksita metala plato, kun aŭ sen malaltaj randoj, sur kiu oni bakas
panojn kaj kukojn en forno. [Hejma Vortaro, de Jouko Lindstedt].
PLO mll de Palestina Liberiga Organizaĵo.
polekso (anat)
= dikfingro.
polento (kuir.) = maiz(o)kaĉo.
poneo: ponevosto (hararanĝo) = harvosto.
Pontagroso (geogr.) urbo en ŝtato Paranao. [Ponta Grossa]
Portalegro
(geogr.) ĉefurbo de ŝtato Suda Riogrando, Brazilo.
[Porto Alegre]
Portoseguro
(geogr.) urbo en ŝtato Bahio, Brazilo. [Porto Seguro]
Portoveljo
(geogr.) ĉefurbo de ŝtato Rondonio, Brazilo. [Porto
Velho]
Pososdekaldo
(geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Poços de
Caldas]
Poŝoreo
(geogr.) urbo en ŝtato Matogroso, Brazilo. [Poxoréu]
poto: kuirpoto kuirvazo de diversaj formoj, uzoj kaj
materialoj. [Hejma Vortaro]. prempoto = premkuirilo. pispoto vazo, en kiun malgrandaj infanoj kakas kaj pisas. [Hejma Vortaro]. trinkpoteto trinkvazo kun tenilo, pli cilindroforma kaj
stabila ol taso. [Hejma Vortaro]
potenco: nulpotenca (mat.) (p.p. nenula elemento
x de ringo) tia, ke iu n-a potenco de ĝi
egalas al nulo. [ReVo]
Potenĝio
(geogr.) rivero en ŝtato Norda Riogrando, Brazilo.
[Potengi]
Poŭzalegro (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo.
[Pouso Alegre]
premi: ajlopremilo tenajlo-simila ilo por mane dispremi ajlerojn. citronpremilo kuireja ilo por mane premi la sukon el citrono aŭ oranĝo. [Hejma
Vortaro]. rulpremilo = rulknedilo.
prepari: prepari liton (ank. pretigi liton) fari liton preta
por dormado.
presi: depresaĵo
(ank. aparta
depreso) (tip.) artikolo el revuo
ks., depresita kaj broŝurita aparte de tiu revuo ks. ¨ aparta depreso (tip.) = depresaĵo.
preta: pretigi liton = prepari liton.
Prezidento-Prudento (geogr.)
urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Presidente Prudente]
produkto (ekon.) substanco aŭ objekto utila
por la homo, farita el krudmaterialoj. ¨ malneta enlanda produkto (MEP) (ekon.)
vd. sub M.
protokolo:
fajlo-transsenda protokolo (inform.; mll FTP)
psi [Gr.] =
psio (‘greka litero’). [PMEG]
psio (ank. psi) dudek-tria litero de la greka alfabeto (Y,y).[PMEG]
pulovero (vest.) (ankaŭ pulovro) longmanika, nemalfermebla trunkvestaĵo,
surmetata sur aliajn vestaĵojn (plej ofte ĉemizon). [Hejma Vortaro]
pulovro (vest.) = pulovero.
pulvoro: lavpulvoro pulvorforma lesivo aŭ deterganto.
pura: puruma (pp infano) kiu ne plu
bezonas vindaĵon. [Hejma Vortaro]
pureo (kuir.) legomo aŭ
viando pistita kaj trakribrita. [Hejma Vortaro]