Natalo (geogr.) urbo de Brazilo, ĉefurbo de la ŝtato Norda
Rio-Grando. [etim.: pt Natal]. natala
rilata al la urbo Natalo aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. natalano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Natalo. Vd.
kukurbomanĝulo.
NATO mll de Nord-Atlantika Traktat-Organizo.
naturo: muta naturo
(pentr.) (ank. senviva sceno)
pentraĵo prezentanta
senmovajn objektojn, ekzemple florojn aŭ fruktojn. [Hejma Vortaro]
Neblino (Pintmonto) geogr.
la
plej alta monto en Brazilo, situanta en ŝtato Amazono; ĝi altas
2.993,78 m. [P pico da Neblina]
necesi: necesejo
ĉambro aŭ aparta budo por
feki kaj urini. [Hejma Vortaro]. necesujo = neceseja seĝo. [Hejma Vortaro]. ¨ neceseja
seĝo (ankaŭ necesujo, necesseĝo) neceseja instalaĵo por feki aŭ urini,
ordinare kun akvo-ŝprucigilo por elpeli la ekskrementojn. [Hejma
Vortaro]
nezaro (zool.)
genro (Nezara) de insektoj el la
familio pentatomedoj. La specio Nezara
viridula estas karakterizata per verda koloro kaj pro tio, ke ĝi povas
eligi intensan odoron.
Nevo (geogr.)
alia maniero nomi la urbon Ribejran-das-Nevo MG, en Brazilo. [etim.: pt Neves]. neva = ribejran-das-neva. nevano = ribejran-das-nevano.
Nilopolo (geogr.)
urbo de Brazilo, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [etim.: pt Nilópolis]. nilopola rilata al
la urbo Nilopolo RJ aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu
urbo. nilopolano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Nilopolo RJ.
nilpotenta (mat.) = nulpotenca. Vd sub potenco.
Niterojo (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [etim.: pt Niterói].
niteroja
rilata al la urbo Niterojo RJ aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. niterojano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Niterojo RJ.
nitono (kem.) iama nomo de la elemento radono; tiama simbolo Nt. [ReVo]
nocebo (farm., med.) inerta substanco, kiu teorie devus
kaŭzi nenian reagon, sed kiu pro psikologiaj faktoroj kaŭzas nocan
efikon al kelkaj individuoj. [L nocebo]. Vd. placebo.
noceboefiko (med.) tiu efiko kaŭzita de nocebo.
nokto noite. noktulo homo, kiu havas kutimon aktivi dum la nokto, ĝenerale ne pro laboro.
Norda Ĵuazejro (ank. Ĵuazejro) (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Searao. [etim.: pt Juazeiro do
Norte]. Vd. Ĵuazejro (‘urbo de Baio’). nord-ĵuazejra
(ank. ĵuazejra) rilata
al la urbo Norda Ĵuazejro CE aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. nord-ĵuazejrano (ank. ĵuazejrano) tiu,
kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Norda Ĵuazejro CE.
Norda Riogrando (geogr.) = Norda Rio-Grando (‘ŝtato’).
Norda Rio-Grando (geogr.) unu el la ŝtatoj de
Brazilo. Ĉefurbo: Natalo; siglo: RN. [etim.: pt Rio Grande do Norte]. nord-rio-granda rilata al la
ŝtato Norda Rio-Grando BR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu ŝtato. nord-rio-grandano tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la ŝtato Norda Rio-Grando BR.
Nord-Atlantika Traktat-Organizo mll NATO.
Nosa-Senjora-do-Sokoro (ank. Sokoro) (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Serĵipo. [etim.: pt Nossa
Senhora do Socorro]. nosa-senjora-do-sokora (ank. sokora) rilata al la urbo Nosa-Senjora-do-Sokoro
SE aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. nosa-senjora-do-sokorano
(ank. sokorano) tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Nosa-Senjora-do-Sokoro SE.
noto (en lernejo) prijuĝo en formo de cifero,
litero aŭ alia fiksa mezurunuo pri la rezultoj de lernejano
en unu ekzameno aŭ unu fako. [Hejma Vortaro]
nova: novaĵoj (en televido aŭ radiofonio) elsendo kun novaĵoj. [Hejma Vortaro]
Nova-Friburgo (ank. Friburgo)
(geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [etim.: pt Nova Friburgo]. nova-friburga (ank. friburga) rilata al la urbo Nova-Friburgo RJ
aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. nova-friburgano
(ank. friburgano) tiu,
kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Nova-Friburgo RJ.
Nova-Igvasuo (geogr.) urbo de
Brazilo, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [etim.: pt Nova Iguaçu]. nova-igvasua rilata al la urbo Nova-Igvasuo
RJ aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. nova-igvasuano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Nova-Igvasuo RJ.
Novo-Amburgo (geogr.) urbo de
Brazilo, en la ŝtato Suda Rio-Grando. [etim.: pt Novo Hamburgo]. novo-amburga rilata al la urbo
Novo-Amburgo RS aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu
urbo. novo-amburgano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Novo-Amburgo RS.
Nt (kem.)
simb. de
radono.
nu [Gr.] = nuo (‘greka litero’). [PMEG]
nuo (ank. nu) dek-tria litero de la greka alfabeto (N, n).
[PMEG]
nudelezo* (kuir.) ŝraŭbforma nudelo al kiu oni aldonis
majonezon.
nufaro (bot.) genro el familio
nimfeacoj (Nuphar), kun flavaj floroj
kaj verdaj botelformaj fruktoj. [ReVo]
nugato (kuir.) frandaĵo el
miela aŭ karamela pasto enhavanta migdalojn kaj pistakojn; migdalmielaĵo.
[ReVo]
nukso (bot) frukto, parto de frukto aŭ semo., havanta sekan, ofte malmolan
ŝelon kaj manĝeblan kernon, ekz. avelo, kaŝtano, juglando,
brazila nukso. [Hejma Vortaro].
ternukso (bot.) (ank. arakido) subtera guŝo
de specio de arakido (Arachis hypogaea), enhavanta 1-3
tre nutrajn semojn manĝatajn plej ofte rostitaj kaj salitaj kaj el kiuj
oni ekstraktas oleon uzatan en margarin- kaj sapfabrikado. [Hejma
Vortaro]
numido (zool.) korta birdo el familio de kokoj, kun griza nigre
punktita plumaro kaj delikata viando. [ReVo]
nun [Hebr.] dek-kvara litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
Nurenbergo (geogr.) urbo en Germanio. [Nürnberg]
nutri: nutrologo (med.) kuracisto specialisto pri nutrologio.
nutrologio
(med.) medicina fako pri la
diagnozo, prevento kaj kuracado de nutrorilataj
malsanoj. Vd. nutrorilata malsano.
nŭokmamo (kuir.) vjetnama spicaĵo farita per macerado de fiŝo en peklakvo kaj fermentado. Ĝi estas bazingredienco en multaj pladoj kaj saŭcoj. [LBL] [Vn nước mắm]