Ma mll de megajaro. [L megaannum]

Macejo (geogr.) ĉefurbo de ŝtato Alagoo, Brazilo. [Maceió]

Madejro (geogr.) rivero en ŝtatoj Rondonio kaj Amazono; ĝi estas la tria plej longa rivero de Suda Ameriko; 1.440 km.

maizo: krevmaizo (bot., kuir.) = pufmaizo. pufmaizo 1 (ank. krevmaizo) (bot.) speco de maizo (Zea mays), kies grajnoj krevas kaj pufiĝas, kiam oni kuiras ilin. [Hejma Vortaro]. 2 (ank. krevmaizo) (kuir.) la pufigitaj grajnoj de speco de maizo (Zea mays), ĝenerale manĝataj per la fingroj. [Hejma Vortaro]

Makapao (geogr.) ĉefurbo de ŝtato Amapao, Brazilo. [Macapá]

MEP (mll.) = Malneta Enlanda Produkto.

Malneta Enlanda Produkto (MEP) (ekon.) ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio.

Mamoreo (geogr.) rivero de Bolivio, en Suda Ameriko. [Mamoré]

Manaŭo (geogr.) ĉefurbo de ŝtato Amazono, Brazilo. [Manaus]

mangao (TIP) japanstila bildorakonto.

manĝi maĉi kaj gluti nutraĵon; sin nutri. [ReVo]. manĝeto malĉefa, ofte neregula manĝo inter la ĉefaj. [Hejma Vortaro]. manĝetejo restoracio por rapida kaj malmultekosta manĝado. [Hejma Vortaro]. ladmanĝaĵo nutraĵo hermetike konservita en lada ujo. [Hejma Vortaro]. matenmanĝo matena manĝo. tagmanĝo (cul.) manĝo tagmeza aŭ posttagmeza. [Hejma Vortaro]. ¨ lavi la manĝilaron purigi la vazojn kaj aliajn manĝilojn per akvo post manĝo. [Hejma Vortaro]. purigi la manĝilaron = lavi la manĝilaron.

Mantikejro (geogr.) montaro inter ŝtatoj San-Paŭlo kaj Minaso. [Mantiqueira]

Marabao (geogr.) urbo en ŝtato Parao, Brazilo. [Marabá]

Maragoĵipo (geogr.) urbo en ŝtato Bahio, Brazilo. [Maragogipe]

Maraĵoo (geogr.) insulego de ŝtato Parao, Brazilo. [Marajó]

Marangvapo (geogr.) urbo en ŝtato Cearao, Brazilo. [Maranguape]

Maranjo (geogr.) ŝtato de Brazilo. [Maranhão]

Mariljo (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Marília]

Maringao (geogr.) urbo en ŝtato Paranao, Brazilo.

maŝino máquina. fosmaŝino fortika motorhava maŝino por fosi, ordinare iranta sur raŭpoj aŭ radoj, kun fosilego sur meĥanika brako. lavmaŝino maŝino por lavi tolaĵojn kaj vestaĵojn. [Hejma Vortaro]

Matogroso (geogr.) ŝtato en Brazilo. [Mato Grosso]

matraco plata sako, remburita aŭ risorta, sur kiu oni kuŝas enlite. [Hejma Vortaro]

mekatroniko fako de inĝenierio kuniganta la teĥnologion de meĥaniko, elektroniko kaj de informada teĥnologio por doni pli bonajn produktaĵojn, sistemojn kaj procezojn.

melipono (zool.) genro (Melipona) de insektoj el la ordo de himenopteroj, konataj kiel senpikilaj abeloj.

melono (bot.) frukto de la herbo Cucumis melo, kaj tiu herbo mem. [Hejma Vortaro]. akvomelono (bot.) planto el la genro Citrullus kaj ĝia frukto, manĝata freŝa. [Hejma Vortaro].

melopsitako (zool.) = ondopapageto.

mem [Hebr.] dek-tria litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]

menstruo (fizl.) (ank. monataĵo) monata sang-elfluo el la vagino de virinoj. [Hejma Vortaro]. menstrusorbilo tuko, tampono aŭ simila por sorbi menstruan sangon. [Hejma Vortaro]. menstrutampono menstrusorbilo enŝovata en la vaginon. [Hejma Vortaro]. menstrutuko ŝtofa aŭ celuloza menstrusorbilo. [Hejma Vortaro]

meridiano ALD 3 (med.) en la ĉina tradicia kuracarto, supozata linio, kiu ligas la anatomiajn punktojn, kaj laŭ kiu fluas la vivenergio.

Merkosudo (ekon.) komerca komunumo de latin-amerikaj landoj.

miksi: miksilo (ank. likvigilo) elektra aparato konsistanta el ujo kun ena rapide rotacianta tranĉilo por miksi, likvigi aŭ kaĉigi manĝaĵon. [Hejma Vortaro]

Minaso (geogr.) ŝtato en Brazilo. [Minas Gerais]

Minasĝerajso (geogr.) = Minaso.

Mogadiŝo (geogr.) ĉefurbo de Somalio.

Moĵio (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Mogi das Cruzes, Moji das Cruzes]

Moĵi-das-Kruzo (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Mogi das Cruzes, Moji das Cruzes]

MOK mll Monda Organizaĵo por Komerco.

mokedo teg-tapiŝo. [GDFD]

mono: restmono mono ricevata, kiam oni pagas per monbileto pli valora ol la pagenda sumo. [Hejma Vortaro]

monato: monataĵo (fiziol.) = menstruo.

monazito (min.) monoklina, ruĝ-bruna mineralo, ĉefa fonto de torio. monazita 1 (min.) rilata al monazito. 2 (min.) enhavanta monaziton: monazita sablo.

Monda Organizaĵo por Komerco mll MOK.

Monda Socia Forumo mll MSF.

monesio 1 (bot.) arbo, Pradosia lactescens, el sapotacoj. 2 (med.) ŝelo de tiu arbo, medicine uzata.

mororuto (bot.) = muroruto (Asplenium ruta-muraria).

MSF mll de Monda Socia Forumo

mu [Gr.] = muo (‘greka litero’). [PMEG]

muo (ank. mu) dek-dua litero de la greka alfabeto (M, m). [PMEG]

mueli: ventmuelejo (ankaŭ ventmuelilo) konstruaĵo, kie oni utiligas ventan energion (origine por mueli grenon, nun ankaŭ por aliaj celoj). [Hejma Vortaro]. ventmuelilo = ventmuelejo.

muko (anat.) korpa substanco eligata de diversaj membranoj, i.a. de tiu en la nazo dum nazkataro. [Hejma Vortaro]. nazmuko = seka muko. okulmuko (anat.) tiu muko sekreciata de la okuloj. ¨ seka muko (anat.) tiu sekiĝinta muko eligita el la nazo.

muldi: bakmuldilo (cul.) = bakformujo.

Munkeno (geogr.) urbo en Germanio. [München]

mustardo (kuir.) spicaĵo el pistitaj semoj de blanka sinapo, miksitaj kun vinagro. [Hejma Vortaro]