Laban (bibl.) persono el la Genezo, patro de Lea kaj Raĥel, kaj onklo kaj bopatro de Jakob.

Lafajeto (geogr.) alia maniero nomi la urbon Konseljejro-Lafajeto MG, en Brazilo. [etim.: pt Lafaiete]. lafajeta = konseljejro-lafajeta. lafajetano = konseljejro-lafajetano.

Laĵo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Santa-Katarino. [etim.: pt Lages Lajes]. laĵa rilata al la urbo Laĵo SC aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. laĵano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Laĵo SC.

Lambario (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Lambari]

lambdo (ank. lambda) dek-unua litero de la greka alfabeto (L, l). [PMEG]

lambda [Gr.] = lambdo (‘greka litero’). [PMEG]

lado lata. elladigilo (ank. ladmalfermilo) ilo por malfermi lutitan ladskatolon, en kiu oni konservas manĝaĵon. [Hejma Vortaro].  ladmalfermilo = elladigilo.

lakto: laktokirlaĵo (kuir.) mikstrinkaĵo el lakto, glaciaĵo kaj gustigaĵo. mamlakto = patrina lakto. ¨ patrina lakto (ank. mamlakto) lakto produktata de virino post kiam ŝi naskis infanon. [Hejma Vortaro]

laktuko (bot.) herbo de la genro Lactuca, precipe de la specio Lactuca sativa, kies folioj estas ofte uzataj en salatoj.

lamed [Hebr.] dek-dua litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]

lampo: kontrollamp(et)o (elektr.) luman indikilo por kontroli la funkciadon de aparato.

lapo (ank. lapfermilo) nilona rubando kun etaj hokecaj fibroj, kiuj facile alkroĉiĝas al teksaĵoj kaj precipe al speciale farita alia rubando; uzata ekzemple por fermi vestaĵojn kaj ŝuojn. [Hejma Vortaro]. lapfermilo = lapo.

lato longa, nelarĝa kaj maldika peco de ligno. [Hejma Vortaro]

Laŭrenco vira antaŭnomo latindevena..

Laŭro-de-Frejto (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Baio. [etim.: pt Lauro de Freitas]. laŭro-de-frejta rilata al la urbo Laŭro-de-Frejto BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. laŭro-de-frejtano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Laŭro-de-Frejto BA.

lavi: lavujo (ank. lavabo) pelvo fiksita al muro, aŭ enkonstruita en kuireja aŭ baneja lavtablo, kun krano kaj defluilo. [Hejma Vortaro]. lavtablo plataĵo, ĝenerale fiksita al muro kaj provizita per lavujo, uzata por lavi ion (manĝilaron, la manojn, vestojn ktp). skulavi vd. gargari. tralavi (tr.) = gargari. vazlavilo maŝino por lavi la vazojn kaj aliajn manĝilojn post manĝo. [Hejma Vortaro]. vazlavmaŝino = vazlavilo.

lavabo = lavujo.

Lejpcigo (geogr.) = Lepsiko.

lento (bot.) 1 (gênero da família das leguminosas, Lens) lentilha. 2 la semo de la herbo Lens culinaris, kaj tiu herbospecio mem. [Hejma Vortaro]

leontiazo (med.) leoneca aspekto de la vizaĝo pro hipertrofio de la haŭto konsekvence de lepro aŭ, kelkfoje, de sifiliso.

Lepsiko (ank. Lejpcigo) (geogr.) urbo en Germanio.

lerni: bazlernejo (ank. elementa lernejo) la unua lernejo de infanoj, laŭlande varie ekde la aĝo ĉ. 6 jaroj ĝis la aĝo de 12-15 jaroj. [Hejma Vortaro]. mezlernejo (ank. meza lernejo) lernejo por gejunuloj post la bazlernejo, ĝis la aĝo proksimume de 18 jaroj. [Hejma Vortaro]. RIM. la vorto povas inkluzivi ankaŭ diversajn metilernejojn. Por nomi mezlernejon kun ĝeneral-eduka programo, ofte preparantan por universitataj studoj, ekzistas la vortoj “gimnazio” kaj “liceo”, kiujn tamen ne eblas difini internacie. [Hejma Vortaro]. ¨ elementa lernejo = bazlernejo. meza lernejo = mezlernejo.

lesivo: vazlesivo (ank. vazdeterganto) likvaĵo aŭ pulvoro solvata en akvo por lavi manĝilaron. [Hejma Vortaro]

liceo vd. mezlernejo (RIM.).

ligulo (bot.) haŭta alpendaĵo inter foliingo kaj foliplato de la poacoj kaj ciperacoj. [ReVo]

ligustro (bot.) genro el familio de oleacoj (Ligustrum). [ReVo]

liknido (bot.) genro el familio kariofilacoj, Lychnis. [ReVo]

likva: likvigilo = miksilo.

likvoro (kuir.) alkoholaĵo farita el brando, aromaĵoj kaj sukero. [ReVo]

limando (zool.) speco de pleŭronekto, ovala kaj plata fiŝo, vivanta en Atlantiko. [ReVo]

limbo (tekn.) gradigita rando de cirklo, ĉe astronomia, geodezia aŭ matematika instrumento. [ReVo]

Limejro (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Limeira]. limejra rilata al la urbo Limejro SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. limejrano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Limejro SP.

limonado 1 trinkaĵo, farita el citrona suko, akvo kaj sukero. [PIV1, laŭ Hejma Vortaro]. 2 (ank. gastrinkaĵo) ia ajn senalkohola dolĉa trinkaĵo, plej ofte kun gasveziketoj. [Hejma Vortaro]

Linjaro (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Espirito-Santo. [etim.: pt Linhares]. linjara rilata al la urbo Linjaro ES aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. linjarano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Linjaro ES.

lito meblo, ĝenerale provizita per matraco, sur kiu oni ordinare dormas aŭ ripozas. ¨ ordigi liton = reordigi liton. reordigi liton post dormado pretigi liton por dumtaga uzado. [Hejma Vortaro]

Londrino (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Paranao. [etim.: pt Londrina]. londrina rilata al la urbo Londrino PR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. londrinano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Londrino PR.

luaŭo havajdevena festo, kiu okazas en plaĝo, dum kiu oni muzikas, manĝas kaj trinkas. [Hav lū‘au)]

ludi: kaŝludo (lud.) ludo, en kiu sin kaŝas ĉiuj partoprenantoj krom unu, kiu post prokrasta nombrado klopodas trovi la aliajn. [Hejma Vortaro, kun modifo]. kaptoludo (lud.) ludo, en kiu el du grupoj unu kaptas, alia fuĝas. [Hejma Vortaro].

luli: lulilo balancebla liteto por bebo. [Hejma Vortaro]

lunĉo (kuir.) ne tre peza manĝo iam inter tagmezo kaj la 15a horo. [Hejma Vortaro]

lunduo (dnc., muz.) brazila muziko kaj danco, de afrika deveno. [P lundu < iu afrika lingvo, eble la konga]

Luzianjo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Gojaso. [etim.: pt Luziânia]. luzianja rilata al la urbo Luzianjo GO aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. luzianjano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Luzianjo GO.

lvejo (ekon.) (ank. centimo) centono de kvanzo, monunuo de Angolo.