ka mll de kilojaro. [L kiloannum]

Kabo (geogr.) urbo en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Cabo]

Kabofrio (geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Cabo Frio]

Kabralo (geogr.) montaro en ŝtato Minaso, Brazilo. [(serra do) Cabral)]

Kabraljo (geogr.) golfeto en ŝtato Bahio, Brazilo. [Cabrália]

Kabroboo (geogr.) urbo en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Cabrobó]

Kacero (geogr.) urbo en ŝtato Matogroso, Brazilo. [Cáceres]

kaĉo: bebokaĉo (kuir.) flueca kaĉo por malgrandaj infanoj; ĝi estas el faruno aŭ industrie farita pulvoro, miksita kun lakto aŭ akvo kaj eventuale varmigita aŭ kuirita. [Hejma Vortaro]. maizokaĉo (ank. polento) (kuir.) densa, flava kaĉo el maizfaruno. [Hejma Vortaro]

kaf [Hebr.] dek-unua litero de la esperanta alfabeto. [PMEG]

kaĝo: ludkaĝo sentegmenta kaĝo el krado, metata surplanken aŭ surteren, por malhelpi al infaneto forvagi. [Hejma Vortaro]

Kaikoo (geogr.) urbo en ŝtato Norda Riogrando, Brazilo. [Caicó]

Kajapoo (geogr.) montaro en ŝtato Gojaso, Brazilo. [(serra do) Caiapó]

kajpirinjo (kuir.) brazil-devena alkohola miks-trinkaĵo (koktelo) farita el sukerkana brando (t.n. kaŝaso), sukero, glacio kaj pistitaj citronpecoj.

Kajserslaŭterno (geogr.) urbo en Germanio. [Kaiserslautern]

Kajubo (geogr.) lago en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Caiuba]

Kaĵazejro (geogr.) urbo en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Cajazeiras]

kaki ĉiutaga, hejma vorto por “feki”. [Hejma Vortaro]

kakao (bot., kuir.) la semoj de kelkaj arboj de la genro Theobroma (precipe Theobroma cacao), pulvoro farita el ili, kaj varma trinkaĵo el tiu pulvoro miksita kun sukero kaj akvo aŭ lakto. [Hejma Vortaro, kun modifoj]

kalandri (ankaŭ gladruli) glatigi tolaĵojn per forta premo helpe de rulo kaj premanta kestego, aŭ inter premcilindroj, kun aŭ sen helpo de varmego. [Hejma Vortaro]

kalsono: kalsonŝtrumpoj (vest.) paro da ĝistaliaj ŝtrumpoj, formanta unu striktan vestaĵon. [Hejma Vortaro]. ŝtrumpkalsono (vest.) = kalsonŝtrumpoj.

Kamakvano (geogr.) urbo en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Camaquã]

Kamarao (geogr.) montaro en ŝtato Norda Riogrando, Brazilo. [Camará]

Kambarao (geogr.) urbo en ŝtato Paranao, Brazilo. [Cambará]

Kambukiro (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Cambuquira]

Kametao (geogr.) urbo en ŝtato Parao, Brazilo. [Cametá]

Kamocino (geogr.) urbo en ŝtato Cearao, Brazilo. [Camocim]

Kampo (geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Campos]

Kampalegro (geogr.) urbo en ŝtato Sankta-Katarino, Brazilo. [Campo Alegre]

Kampelo (geogr.) lago en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Campelo]

Kampinagrando (geogr.) urbo en ŝtato Paraibo, Brazilo. [Campina Grande]

Kampino (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Campinas]

Kampobelo (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Campo Belo]

Kampogrando (geogr.) ĉefurbo de ŝtato Suda Matogroso, Brazilo. [Campo Grande]

Kampomajoro (geogr.) urbo en ŝtato Piaŭio, Brazilo. [Campo Maior]

kampomanezio (bot.) genro (Campomanesia el mirtacoj) de arboj kaj arbedoj el Brazilo. Vd. gvabirobo.

Kampo-Moŭrano (geogr.) urbo en ŝtato Paranao, Brazilo. [Campo Mourão]

kanado (metr.) malnova mezurunuo por likvoj, valoranta 2,662 litrojn. [P canada < H cañada]

kanalo (TV, radiot.) programaro dissendata per certa frekvenco. [Hejma Vortaro]

Kananeo (geogr.) insulo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Cananéia]

Kanario (geogr.) insulo en ŝtato Maranjo, Brazilo. [Canárias]

Kanastro (geogr.) montaro en ŝtato Minaso, Brazilo. [Canastra]

Kanaviejro (geogr.) urbo en ŝtato Bahio, Brazilo. [Canavieiras]

Kandido-Mendeso (geogr.) urbo en ŝtato Maranjo, Brazilo. [Cândido Mendes]

Kangvaretamo (geogr.) urbo en ŝtato Norda Riogrando, Brazilo. [Canguaretama]

Kanindeo (geogr.) rivero en ŝtato Piaŭio, Brazilo. [Canindé]

Kanoo (geogr.) urbo en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Canoas]

Kanoaso (geogr.) = Kanoo.

kanti: furorkanto (ank. ŝlagro, modkanto) kanto tre populara dum certa tempo. [Hejma Vortaro]. lulkanto kanto kantata al infaneto por dormigi aŭ distri ĝin. [Hejma Vortaro]. modkanto = furorkanto.

Kantagalo (geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Cantagalo]

kapo (ank. kapa)  deka litero de la greka alfabeto (K, k). [PMEG]

kapa [Gr.] = kapo (‘greka litero’). [PMEG]

Kaparaoo (geogr.) montaro en ŝtato Espiritrosanto, Brazilo. [Caparaó]

Kapelo (geogr.) urbo en ŝtato Serĵipo. [Capela]

Kapiao (geogr.) urbo en ŝtato Alagoo. [Capiá]

Kapibaribo (geogr.) rivero trafluanta la urbon Recifo, en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Capibaribe]

Kapino (geogr.) rivero trafluanta la urbon Beleno, en ŝtato Parao, Brazilo. [Capim]

Kapivario (geogr.) rivero en ŝtato Paranao, Brazilo. [Capivari)

Kapoejro (geogr.) akvofalo en ŝtato Parao, Brazilo. [Capoeira]

kapsiko (bot.) frukto de diversaj plantoj el la genro Capsicum; ankaŭ tiuj plantoj mem. [Hejma Vortaro, laŭ PIV2]. kapsiketo (bot.) malgranda, tre akragusta kapsiko.

Kapubo (geogr.) kabo en ŝtato Espiritosanto, Brazilo. [Capuba]

kapuĉino (kuir.) miksaĵo de kafo kaj lakto (aŭ kremo), ŝaŭmigita laŭ itala maniero. [Hejma Vortaro]

Karaĵao (geogr.) montaro en ŝtato Parao, Brazilo. [Carajás]

Karakaraio (geogr.) urbo en ŝtato Rorajmo, Brazilo. [Caracaraí]

Karatingo (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Caratinga]

Karavelo (geogr.) urbo en ŝtato Bahio, Brazilo. [Caravelas]

Karazinjo (geogr.) urbo en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Carazinho]

kardio (zool.) genro (Cardium) de duklapaj moluskoj, kun granda piedo por surrampi la marfundon, vasta ŝatata kiel marmanĝaĵo. [CEED]

Kardozo (geogr.) insulo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Cardoso]

kareo (kuir.) spicmiksaĵo de barata (hinda) origino, konsistanta el pluraj spicoj, i.a. kurkumo. [Hejma Vortaro]

karioko rio-de-ĵanejrano, loĝanto aŭ naskiĝinto en urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.

Kaririveljo (geogr.) montaro en ŝtatoj Paraibo kaj Pernambuko, Brazilo. [Cariri Velho]

karobo (bot.) frukto de karobujo (genro Ceratonia), ankaŭ pulvorigita (uzata kiel kakao). [Hejma Vortaro]. karobujo (bot.) planto de la genro Ceratonia, el kiu oni havas karobon.

Karolino (geogr.) urbo en ŝtato Maranjo, Brazilo. [Carolina]

karoto (bot.) herbo de la specio Daucus carota kaj ĝia radiko, uzata kiel legomo. [Hejma Vortaro]

Karuaruo (geogr.) urbo en la ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Caruaru]

Karutapero (geogr.) urbo en ŝtato Maranjo, Brazilo. [Carutapera]

karvio (bot.) herbo de la specio Carum carvi, kaj ties sekigitaj semoj uzataj kiel spico; hejma en Azio sed naturigita en Eŭropo. [Hejma Vortaro]

Kasadoro (geogr.) urbo en ŝtato Sankta-Katarino, Brazilo. [Caçador]

Kasano (geogr.) urbo en ŝtato Sankta-Katarino, Brazilo. [Cação]

Kasapavo (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Caçapava]

kasedo skatoleto, enhavanta bendon, filmon ks., tiel ke la tutaĵo estas metebla en aparaton kaj uzebla sen malfermi ĝin. [PIV2]. kasedilo malgranda magnetofono por aŭkulti kasedojn. [PIV2]. poŝkasedilo malgranda kunportebla aparato por aŭskulti sonkasedojn per kapaŭskultiloj. [Hejma Vortaro]

kaserolo kuirvazo proksimume same profunda kiel larĝa, el matalo aŭ argilo, kun plata fundo kaj tenilo. [Hejma Vortaro]. kaserolsubtenilo (ankaŭ flamreto) aĵo por bone teni tro malgrandan kaserolon super la flamo de gasforno. [Hejma Vortaro]

Kasinio (aeron.) eŭrop-usona esplorsatelito (Cassini). vd. Hajgenso.

Kasiporeo (geogr.) kabo en ŝtato Amapao, Brazilo. [Caciporé]

Kaskavelo (geogr.) urbo en ŝtato Paranao, Brazilo. [Cascavel]

Kastanjalo (geogr.) urbo en ŝtato Parao, Brazilo. [Castanhal]

Kaŝambuo (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Caxambu]

kaŝaso (kuir.) brazila brando farita el distilado de sukerkano.

Kaŝio (geogr.) urbo en ŝtato Maranjo, Brazilo. [Caxias]

Kaŝoejro (geogr.) 1 urbo en ŝtato Bahio, Brazilo. [Cachoeira], 2 urbo en ŝtato Espiritosanto, Brazilo. [Cachoeiro do Itapemirim]

Katagvaso (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Cataguases]

Katalano (geogr.) urbo en ŝtato Gojaso, Brazilo. [Cataguases]

Katendo (geogr.) urbo en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Catende]

Katrimano (geogr.) rivero en ŝtato Rorajmo, Brazilo. [Catrimani]

kavakinjo (muz.) (ank. gitareto) malgranda kvarkorda gitarsimila muzikinstrumento, de portugala origino, vaste uzata en Brazilo por ludado de i.a. sambo kaj ŝoro*. [P cavaquinho]

Kavero (geogr.) lago en ŝtato Sankta-Katarino, Brazilo.

kazeo (kuir.) densa, solidiĝinta, ne fermentinta parto de lakto, el kiu oni faras fromaĝon. [Hejma Vortaro]. sojkazeo (ank. tofuo, toŭfuo) kazesimila, proteinriĉa manĝaĵo el sojfaboj, populara en Orienta Azio. [Hejma Vortaro]

KD [ko do] (komp.) mll de kompakta disko (= lumdisko). ¨ komputila KD (komp.) (mll.: KKD) = komputila kompakta disko. muzika KD (komp., muz.) = muzika kompakta disko (= lumdisko). || registri KD -on registri muzikaĵo(j)n aŭ iun ajn datenon sur KD.

keĉapo (kuir.) (ank. keĉupo) saŭco el tomatoj kaj spicoj.

keĉupo (kuir.) = keĉapo.

kekso (kuir.) = biskvito.

kikero 1 (bot.) herbo de la genro Cicer. 2 (kuir.) manĝebla semo de ~o.

kirli: ~ilo (ankaŭ ŝaŭmigilo) mana ilo aŭ elektra aparato por ~i, ŝaŭmigi, miksi aŭ bati kremon, ovojn kaj similajn per rapida turnmovo.[Hejma Vortaro]

kivo (bot.:) (ankaŭ kivi(frukt)o) frukto de speco de aktinidio — oblonga, kun bruna, mallonghara ŝelo kaj hele verda, acideta, sukplena karno riĉa je vitamino C. [PIV2, laŭ Hejma Vortaro]

kivio 1 (zool.) birdo, Apteryx australis, “nacia birdo” de Novzelando. [Hejma Vortaro]. 2 (bot.) = ~frukto. ~frukto (bot.) = kivo.

KKD [ko ko do] (mll) (komp.) komputila kompakta disko.

klavi premi ~o(j)n, ekzemple por telefoni. [PIV2]: ~i numeron.

knebelo (med.) aparato por ĝustigi la pozicion de la dentoj. [El komerca marko “Knebel”]

knedi: ~bulo = knedliko. rul~ilo (ankaŭ rulpremilo) cilindro, kutime ligna, kun teniloj ambaŭfine, por rule platigi paston. [Hejma Vortaro]

knedlo (kuir) = knedliko.

knedliko (kuir) (ankaŭ knedlo, knedbulo, pastobulo) ronda pastobulo el terpomoj aŭ viando, destinita por kuiro en bolanta salakvo, aŭ el faruno kaj farĉita per fruktoj aŭ dolĉaĵoj. [PIV2, laŭ Hejma Vortaro]

kof [Hebr.] dek-naŭa litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]

Koka-Kolao (reg. marko) unu el la plej famaj kolaoj. [Coca-Cola]

kokoso (bot.) grandega manĝebla nukso de kokosarbo, kies interno entenas dolĉan sukon. [ReVo]. kokosarbo (bot.) genro el la familio palmoj (Cocos). ¨ kokosa raspaĵo (kuir.) raspita pulpo de kokoso. [Hejma Vortaro]

kolao dolĉa senalkohola malvarma bruna trinkaĵo kun gasveziketoj kaj vegetaĵa ekstrakto, plej ofte el kolanuksoj. [Hejma Vortaro]

Kolatino (geogr.) urbo en ŝtato Espiritosanto, Brazilo. [Colatina]

Kolonjo (geogr.) urbo en Germanio. [Köln]

kolumbiumo (kem.) malnova nomo de la kemia elemento niobo. [L columbium]

Komando Ruĝa (KR) krima organizaĵo, kiu agas ĉefe en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.

kombi (tr.) pentear. kombtuko (vest.) tuko, kiun oni metas sur la ŝultrojn de tiu, al kiu oni kombos aŭ razos la harojn.

komodo (ankaŭ tirkestaro) meblo kun kelkaj tirkestoj, staranta surplanke. [Hejma Vortaro]

kompoto (kuir.) manĝaĵo farita el fruktoj kuiritaj kun sukero, akvo aŭ vino. [PIV1, laŭ Hejma Vortaro]

konfiti (kuir.) prepari fruktojn, restadigante ilin en densa siropo, kiu ilin penetras kaj konservas. [ReVo]. ~aĵo (kuir.) fruktoj aŭ beroj, pecigitaj aŭ ne, kuiritaj kun sukero kaj konservitaj en la siropo, kiun ilia suko faris kun la fandita sukero. [PIV1, laŭ Hejma Vortaro]

Kongonjo (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo.

Konseljero-Lafajeto (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Conselheiro Lafaiete]

Kontaĵo (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Contagem]

kontakti: ~ilo (elektr.) = ŝtopilo. ~(il)ingo (elektr.) = ŝtop(il)ingo.

kontradanco (mús.) vigla dutakta danco eŭropa populara en la 18a kaj 19a jarcento, en kiu danco viroj kaj inoj sin frontas pare aŭ linie, praformo de kvadrilo. [ReVo, kun modifo]

kontraŭ: la rezulto de la matĉo estis TeamoA 2 x 3 TeamoB (teamo A du ~ tri de teamo B)

konstrui: en~ita havanta sian apartan funkcion, sed estanta fiksita parto de aparato, meblo aŭ simila. [Hejma Vortaro]: en~ita vestoŝranko en dormoĉambro.

kontuzi (med.) difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton. [ReVo]. ~o (med.) lezo kaŭzita frapiĝo kontraŭ neakra objekto. ~aĵo (med.: loko de la korpo, kiu suferis kontuzon) (ankaŭ bluaĵo) contusão.

kopernikio (ank. kopernikiumo) (kem.) provizora nomo de la kemia elemento kun atomnumero 112, simbolo Cn. [ L copernicium]

kopernikiumo (kem.) = kopernikio.

kopii: telekopii (tr.) = faksi. telekopio = fakso. telekopiilo (tekn.) = faksilo.

korbo: lit~o malpeza altranda lito por eta bebo. [Hejma Vortaro]

koridoro (arkitekt.) longa ĉambro, tra kiu oni atingas plurajn ĉambrojn aŭ apartamentojn en sama etaĝo aŭ en sama apartamento aŭ domo. [Hejma Vortaro, kun modifoj]

korko 1 spongeca kaj malpeza ŝelo de ~okverko. [Hejma Vortaro]. 2 ŝtopilo el tiu materialo. [Hejma Vortaro]. ~tirilo ilo por eltiri ~an ŝtopilon el botelo. [Hejma Vortaro]

Korkovado (geogr.) monteto en urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Corcovado]

Korumbao (geogr.) urbo en ŝtato Suda Matogroso, Brazilo. [Corumbá]

kovri cobrir, tampar. ~ilo 1 plato, per kiu oni kovras skatolon, keston, ĉerkon, kaserolon aŭ alian ujon surmetante ĝin. [Hejma Vortaro]. 2 fermilo, ŝtopilo. 3 (ankaŭ lit~ilo) kvarangula peco, el ŝtofo pli dika ol tolo, por ~i liton. [Hejma Vortaro]. lit~ilo = ~ilo. super~ilo (ankaŭ supra ~ilo) lit~ilo, ofte dekoracia, por ~i liton, kiam oni ne dormas en ĝi. [Hejma Vortaro]. ¨ supra ~ilo = super~ilo.

KR mll Komando Ruĝa.

kremo: acid~o acidigita kremo. haŭt~o ŝmiraĵo por eviti sekiĝon de la haŭto. [Hejma Vortaro]

kreno (bot.) herbo de la specio Armoracia rusticana kaj ĝia radiko, uzata kiel spico. [Hejma Vortaro]

kribri: ~ilo multtrua aŭ reta ujo por apartigi solidajn erojn disde likvaĵo aŭ malgrandajn erojn disde pli grandaj. [Hejma Vortaro, kun modifo]

kringo (kuir.) ringoforma biskvito aŭ alia kuko. [Hejma Vortaro]

kriptio (geol.) unua erao de la hadeana eono, situanta antaŭ 4,5–4,1 Ga.

Kriptono (lit.) planedo, kie naskiĝis Superviro.

kriptonito (lit.) mineralo veninta el la planedo Kriptono, kaj kiu havas la proprecon moritigi Superviron.

krokodilo: ~eto = tukpinĉilo.

ksi [Gr.] = ksio. [PMEG]

ksio (ank. ksi) dek-kvara litero de la greka alfabeto (X, x). [PMEG]

Kubatano (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Cubatão]

kubuto: ~iri rampi sur la tero, puŝante sin per la kubutoj, kiel faras soldatoj dum ekzercoj.

kuiri prepari manĝaĵon per varmo. [Hejma Vortaro]. ~ejo ĉambro, kie oni kuiras, eventuale ankaŭ manĝas. [Hejma Vortaro]. prem~ilo (ankaŭ prempoto) ~poto hermetike fermebla por pli rapide ~i manĝaĵon per vaporpremo en temperaturo pli alta ol 100 Celsiusaj gradoj. [Hejma Vortaro, kun modifo]

Kujabao (geogr.) ĉefurbo de ŝtato Matogroso, Brazilo. [Cuiabá]

kuko (kuir.) delikata bakaĵo, plej ofte dolĉa. [Hejma Vortaro]

kukumo (bot.) frukto de la herbo Cucumis sativa, manĝata kiel legomo; ankaŭ tiu herbo mem. [Hejma Vortaro]. ~eto (kuir.) malgranda ~o marinita en vinagro aŭ peklita. [Hejma Vortaro]

kukurbo (bot.) planto el la genro Cucurbita kaj ĝia frukto, uzata kiel legomo. [Hejma Vortaro]. ~eto (bot.) kultiv-formo de kukurbo, tre kultivata en la Mediteranea regiono, kun longformaj fruktoj junstadie manĝataj. [Hejma Vortaro]

kulero colher. ~ego granda kulero, uzata por verŝi supon en teleron. [Hejma Vortaro]. kuir~o granda, ordinare ligna ~o, per kiu oni miksas ingrediencojn en kuirpoto aŭ pato. [Hejma Vortaro]

kumino (bot.:) herbo de la specio Cuminum cyminun, hejma en Azio kaj kultivata en la mediteranea kaj subtropikaj regionoj, kaj ties aromaj semoj uzataj kies spico. [Hejma Vortaro]

kun (prep.): kunulo = kunvivanto. kunulino kunvivantino.

Kuritibo (geogr.) ĉefurbo de ŝtato Paranao, Brazilo. [Curitiba]

Kurvelo (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Curvelo]

kuseno ŝtofa sako remburita per io mola. [Hejma Vortaro]. kusentego = kusensako. kusentegaĵo = kusensako. kusentegilo = kusensako. kusensako ŝanĝebla ŝtofa sako, en kiun oni metas kusenon. [Hejma Vortaro]. kapkuseno speciala kuseno, kiun oni metas en la liton, por apogi la kapon. [Hejma Vortaro]. litkuseno = kapkuseno.

kV (fiz.) simb. de kilovolto.

kvo = kuo.

KVA = Komisiono pri Virina Agado.

kvaĉo (ekon.) monunuo de Zambio kaj Malavio. ¨ malavia kvaĉo (ekon.) monunuo de Malavio, = 100 tambaloj. zambia kvaĉo (ekon.) monunuo de Zambio, = 100 gveoj.

kvanzo (ekon.) monunuo de Angolo, = 100 lvejoj aŭ centimoj.