Ĵaboatano (geogr.) alia maniero nomi la urbon Ĵaboatan-dos-Gvararapo PE, en Brazilo. [etim.: pt Jaboatão]. ĵaboatana = ĵaboatan-dos-gvararapa. ĵaboatanano = ĵaboatan-dos-gvararapano.

Ĵaboatan-dos-Gvararapo (ank. Ĵaboatano) (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Pernambuko. [etim.: pt Jaboatão dos Guararapes]. ĵaboatan-dos-gvararapa (ank. ĵaboatana) rilata al la urbo Ĵaboatan-dos-Gvararapo PE aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵaboatan-dos-gvararapano (ank. ĵaboatanano) tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵaboatan-dos-Gvararapo PE.

Ĵaburuo (geogr.) malgranda lago en la urbo Braziljo, Brazilo. [Jaburu]

Ĵagvarano (geogr.) urbo en la ŝtato Suda Rio-Grando, Brazilo. [Jaguarão]

Ĵagvaribo (geogr.) rivero en la ŝtato Searao, Brazilo. [Jaguaribe]

Ĵagvaruano (geogr.) urbo en la ŝtato Searao, Brazilo. [Jaguaruana]

Ĵakareio (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Jacareí]. ĵakareia rilata al la urbo Ĵakareio SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵakareiano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵakareio SP.

Ĵakarezinjo (geogr.) urbo en ŝtato Paranao, Brazilo. [Jacarezinho]

Ĵakobino (geogr.) urbo en ŝtato Bahio. [Jacobina]

Ĵakuo (geogr.) rivereto en ŝtato Norda Rio-Grando, Brazilo. [Jacu]

Ĵakuio (geogr.) rivero en ŝtato Suda Rio-Grando, Brazilo. [Jacuí]

Ĵakuipo (geogr.) rivero en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Jacuípe]

Ĵamanŝino (geogr.) rivero en ŝtato Parao, Brazilo. [Jamanxim]

Ĵandiro (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Jandira]. ĵandira rilata al la urbo Ĵandiro SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵandirano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵandiro SP.

Ĵapurao (geogr.) rivero en ŝtato Amazono, Brazilo. [Japurá]

Ĵaragvao 1 (geogr.) montaro en ŝtato Santa-Katarino, Brazilo. [etim.: pt Jaraguá].

Ĵaragvao 2 (geogr.) alia maniero nomi la urbon Suda Ĵaragvao SC, en Brazilo. [etim.: pt Jaraguá]. ĵaragvaa = sud-ĵaragvaa. ĵaragvaano = sud-ĵaragvaano.

Ĵario (geogr.) rivero en ŝtato Amapao, Brazilo. [Jari]

Ĵataio (geogr.) urbo en ŝtato Gojaso, Brazilo. [Jataí]

Ĵauo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Jaú]. ĵaua rilata al la urbo Ĵauo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵauano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵauo SP.

Ĵavario (geogr.) rivero en ŝtato Amazono, Brazilo. [Javari]

Ĵekieo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Baio. [etim.: pt Jequié]. ĵekiea rilata al la urbo Ĵekieo BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵekieano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵekieo BA.

Ĵekitinjonjo (geogr.) rivero en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Jequitinhonha]

ĵinso (vest.) = ĝinzo.

Ĵi-Paranao (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Rondonjo. [etim.: pt Ji-Paraná Jiparaná]. ĵi-paranaa rilata al la urbo Ĵi-Paranao RO aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵi-paranaano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵi-Paranao RO.

Ĵoan-Monlevado (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [João Monlevade]

Ĵoan-Pesoo (geogr.) urbo de Brazilo, ĉefurbo de la ŝtato Paraibo. [etim.: pt João Pessoa]. ĵoan-pesoa rilata al la urbo Ĵoan-Pesoo PB aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵoan-pesoano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵoan-Pesoo PB.

Ĵoasabo (geogr.) urbo en ŝtato Santa-Katarino, Brazilo. [Joaçaba]

Ĵoinvilo (geogr.) = Ĵojnvilo (‘urbo’).

Ĵojnvilo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Santa-Katarino. [etim.: pt Joinville Joinvile]. ĵojnvila rilata al la urbo Ĵojnvilo SC aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵojnvilano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵojnvilo SC.

Ĵuazejro 1 (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Baio. [etim.: pt Juazeiro]. Vd. Norda Ĵuazejro (‘urbo de Searao’). ĵuazejra rilata al la urbo Ĵuazejro BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵuazejrano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵuazejro BA.

Ĵuazejro 2 (geogr.) alia maniero nomi la urbon Norda Ĵuazejro CE, en Brazilo. [etim.: pt Juazeiro]. ĵuazejra = nord-ĵuazejra. ĵuazejrano = nord-ĵuazejrano.

Ĵuiz-de-Foro (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Minas-Ĵerajso. [etim.: pt Juiz de Fora]. ĵuiz-de-fora rilata al la urbo Ĵuiz-de-Foro MG aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵuiz-de-forano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵuiz-de-Foro MG.

Ĵundiaio (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Jundiaí]. ĵundiaia rilata al la urbo Ĵundiaio SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ĵundiaiano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ĵundiaio SP.

Ĵuparanano (geogr.) lago en ŝtato Espirito-Santo, Brazilo. [Juparanã]

Ĵuruao (geogr.) rivero en ŝtato Amazono, Brazilo. [Juruá]

Ĵurueno (geogr.) rivero en ŝtato Mato-Groso, Brazilo. [Juruena]

Ĵutaio (geogr.) rivero en ŝtato Amazono, Brazilo. [Jutaí]

Ĵuturnaibo (geogr.) lago en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Juturnaíba]