Ibiapabo (geogr.) montaro inter ŝtatoj Searao kaj Piaŭio, Brazilo. [Ibiapaba]

Ibikuio (geogr.) rivero en ŝtato Suda Rio-Grando, Brazilo. [Ibicuí]

idiolekto (ling.) la lingvovario de unu difinita individuo en difinita periodo de lia vivo. idiolektaĵo (ling.) konstruo aŭ frazaĵo propra al ies idiolekto.

igapoo tiu parto de la amazonia arbaro, kiu restas sub akvo eĉ dum la senpluva sezono aŭ en granda parto de la jaro. [portugale igapó, el la tupia lingvo ia’po]

Igarasuo (geogr.) urbo en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Igaraçu]

Igŭasuo (geogr.) = Igvasuo.

Igvapo (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Iguape]

Igvasuo (geogr.) alia maniero nomi la urbon Foz-do-Igvasuo PR, en Brazilo. [etim.: pt Iguaçu]. igvasua = foz-do-igvasua. igvasuano = foz-do-igvasuano.

Igvatuo (geogr.) urbo en ŝtato Searao, Brazilo. [Iguatu]

Iĵuio (geogr.) rivero en ŝtato Suda Rio-Grando, Brazilo. [Ijuí]

Ikaraio (geogr.) 1 urbo en ŝtato Searao, Brazilo. 2 strando en urbo Niterojo, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Icaraí]

Ikatuo (geogr.) urbo en ŝtato Maranjano, Brazilo. [Icatu]

IKRK mll de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco.

Iljeŭso (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Baio. [etim.: pt Ilhéus]. iljeŭsa rilata al la urbo Iljeŭso BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. Vd. sud-baia. iljeŭsano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Iljeŭso BA. Vd. sud-baiano.

Imerio (geogr.) montaro en ŝtato Amazono, Brazilo. [Imeri]

Imperatrizo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Maranjano. [etim.: pt Imperatriz]. imperatriza rilata al la urbo Imperatrizo MA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. imperatrizano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Imperatrizo MA.

Indajatubo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Indaiatuba]. indajatuba rilata al la urbo Indajatubo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. indajatubano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Indajatubo SP.

infano: infanejo (ankaŭ infanĝardeno, infanvartejo) ejo por dumtaga prizorgo de infanoj antaŭ lerneja aĝo. [Hejma Vortaro]

ingredienco ĉiu aparta substanco uzata por fari manĝaĵon, trinkaĵon, medikamenton kaj similan. [Hejma Vortaro]

integra (kuir.) (pp pri faruno aŭ bakaĵo) = tutgrajna.

Internacia Komitato de Ruĝa Kruco mll IKRK.

intesto (anat.) la tuboforma parto de la nutrokanalo inter la stomako kaj la anuso. [Hejma Vortaro]

Ipamerio (geogr.) urbo en ŝtato Gojaso, Brazilo. [Ipameri]

Ipanemo (geogr.) strando en urbo Rio-de-Ĵanejro, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Ipanema]

Ipatingo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Minas-Ĵerajso. [etim.: pt Ipatinga]. ipatinga rilata al la urbo Ipatingo MG aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ipatingano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ipatingo MG.

Ipirango (geogr.) rivereto en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Ipiranga]

iri: irilo = paŝlernilo.

Iratio (geogr.) urbo en ŝtato Paranao, Brazilo. [Irati]

Irikumeo (geogr.) montaro en ŝtato Parao, Brazilo. [Iricumé]

Iririo (geogr.) 1 urbo en ŝtato Espirito-Santo, Brazilo. 2 rivero en ŝtato Parao, Brazilo. [Iriri]

Iririasuo (geogr.) golfeto en ŝtato Maranjano, Brazilo. [Iririaçu]

Irmano (geogr.) insulo en ŝtato Maranjano, Brazilo. [(ilha dos) Irmãos]

Isao (geogr.) rivero en ŝtato Amazono, Brazilo. [Içá]

Itabajano (geogr.) urbo en ŝtato Serĵipo, Brazilo. [Itabaiana]

Itabapoano (geogr.) rivero inter ŝtatoj Espiritosanto kaj Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Itabapoana]

Itaberabo (geogr.) urbo en ŝtato Baio. [Itaberaba]

Itabiro (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Itabira]

Itabirito (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Itabirito]

Itaboraio (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [etim.: pt Itaboraí]. itaboraia rilata al la urbo Itaboraio RJ aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. itaboraiano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itaboraio RJ.

Itabuno (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Baio. [etim.: pt Itabuna]. itabuna rilata al la urbo Itabuno BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. Vd. sud-baia. itabunano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itabuno BA. Vd. sud-baiano.

Itajpavo (geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Itaipava]

Itaĵaio (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Santa-Katarino. [etim.: pt Itajaí]. itaĵaia rilata al la urbo Itaĵaio SC aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. itaĵaiano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itaĵaio SC.

Itaĵaiasuo (geogr.) rivero en ŝtato Santa-Katarino, Brazilo. [Itajaí-Açu]

Itaĵubao (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Itajubá]

Itakoatiaro (geogr.) urbo en ŝtato Amazono, Brazilo. [Itacoatiara]

Itakvao (geogr.) alia maniero, malpli longa, nomi la urbon Itakvakesetubo SP, en Brazilo. [etim.: pt Itaquá]. itakvaa = itakvakesetuba. itakvaano = itakvakesetubano.

Itakvakesetubo (ank. Itakvao) (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Itaquaquecetuba]. itakvakesetuba (ank. itakvaa) rilata al la urbo Itakvakesetubo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. itakvakesetubano (ank. itakvaano) tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itakvakesetubo SP.

Itamarakao (geogr.) insulo proksime de Resifo, ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Itamaracá]

Itanjaeno (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Itanhaém]. itanjaena rilata al la urbo Itanjaeno SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. itanjaenano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itanjaeno SP.

Itapariko (geogr.) urbo kaj insulo en ŝtato Baio. [Itaparica]

Itapemirino (geogr.) urbo en ŝtato Espirito-Santo, Brazilo. [Itapemirim]

Itaperuno (geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Itaperuna]

Itapeseriko (geogr.) alia maniero nomi la urbon Itapeserika-da-Sero SP, en Brazilo. [etim.: pt Itapecerica]. itapeserika = itapeserika-da-sera. itapeserikano = itapeserika-da-serano.

Itapeserika-da-Sero (ank. Itapeseriko) (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Itapecerica da Serra]. itapeserika-da-sera (ank. itapeserika) rilata al la urbo Itapeserika-da-Sero SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. itapeserika-da-serano (ank. itapeserikano) tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itapeserika-da-Sero SP.

Itapetiningo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Itapetininga]. itapetininga rilata al la urbo Itapetiningo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. itapetiningano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itapetiningo SP.

Itapevo 1 (geogr.) lago en ŝtato Suda Rio-Grando, Brazilo. 2 (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Itapeva]

Itapevio (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Itapevi]. itapevia rilata al la urbo Itapevio SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. itapeviano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Itapevio SP.

Itapikuruo (geogr.) rivero en ŝtato Baio. [Itapicuru]

Itapipoko (geogr.) urbo en ŝtato Searao. [Itapipoca]

Itapiro (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Itapira]

Itarareo (geogr.) rivero kaj urbo en ŝtato San-Paŭlo. [Itararé]

Itatiajo (geogr.) montaro en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Itatiaia]

Itauno (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso. [Itaúna]

Ituo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Itu]. itua rilata al la urbo Ituo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. ituano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ituo SP.

Itujutabo (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Ituiutaba]

Itumbiaro (geogr.) urbo en ŝtato Gojaso, Brazilo. [Itumbiara]

Ivaio (geogr.) rivero en ŝtato Paranao, Brazilo. [Ivaí]