ha ĉji (ank. ha ĉju) onomatopeo por ternado: post preno de flartabako la maljunulo bruegis: ha ĉjiii!!

ha ĉju (ank. ha ĉji) onomatopeo por ternado: post preno de flartabako la maljunulo bruegis: ha ĉjuuu!!

hamburgo: (kuir.) hamburgaĵo = burgero.

Hamburgo (geogr.) urbo en Germanio. [Hamburg]

hamburgero (kuir.) = burgero.

Hanovro (geogr.) urbo en Germanio. [Hannover]

haplologio (ling.) procedo, konsistanta en la forigo de ripetitaj aŭ similaj elementoj interne de vorto. Ekz.: tragikokomedio > tragikomedio. [Etim.: fr haplologie].

haro (anat.) fadenforma epiderma elkreskaĵo, pli-malpli dense kovranta la korpon de homo kaj de ceteraj mamuloj. [PIV2]. harplekt(aĵ)o fasko de kunplektitaj haroj, ofte duope ambaŭflanke de la kapo. [Hejma Vortaro]. harvosto (ankaŭ ponevosto) hararanĝo, en kiu la harfasko libere pendas de kuntenanta banto. [PIV1, laŭ Hejma Vortaro]

he [Hebr.] kvina litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]

Hejgenso (astron.) sondilo sendita al Titano kun la satelito Kasinio.

helpi: kaŝhelpilo (lerneja slango) kaŝa teksto aŭ alia rimedo por kontraŭregule helpi sin dum lerneja ekzameno. [Hejma Vortaro]

herbo: herbaĉo = trudherbo. fiherbo = trudherbo. trudherbo (ank. fiherbo, herbaĉo) sovaĝa herbo, kiu malutilas al kultivataj plantoj en ĝardeno aŭ sur kampo. [Hejma Vortaro]

hilo (zool.) bufo-simila amfibio de la genro Hyla vivanta sur arboj.

hispano: hispana lingvo (ling.; ISO 639-1: es) hind-eŭropa lingvo deveninta de Latino. Ĝi estas la oficiala lingvo de Hispanujo kaj de la latin-amerikaj ŝtatoj (krom Brazilo).

Holmso (Ŝerloko) (lit.) ĉefa rolulo de la detektivromanoj de Arturo Konano Dojlo. [A Sherlock Holmes]

hostelo speco de malmultekosta gastejo, ĝenerale kun plurlitaj ĉambroj.

hotelo: apartament-hotelo apartamentaro, kiu liveras al la loĝantoj hotelajn servojn, ekz. vestlavadon, restoracion ktp.

Humajtao (geogr.) urbo en ŝtato Amazono, Brazilo. [Humaitá]

hundo (zool.) 1 genro el familio hundedoj (Canis). 2 dombesto apartenanta al tiu genro, kun multaj rasoj. melhundo (zool.) hundo de raso tre mallong-krura. [Hejma Vortaro]