fabo (bot.) 1 planto (Vicia faba) kaj ĝia enguŝa grajno, uzata kiel homa aŭ besta manĝaĵo. [Hejma Vortaro] 2 renforma manĝebla grajno de diversaj plantoj, ekzemple fazeolo, kafarbo, sojfabujo. [Hejma Vortaro]

Fabrisiano (geogr.) alia maniero nomi la urbon Koronel-Fabrisiano MG, en Brazilo. [etim.: pt Fabriciano]. fabrisiana = koronel-fabrisiana. fabrisianano = koronel-fabrisianano.

fadeno: dentofadeno fadeno por purigi la dentojn. [Hejma Vortaro]

fajlo (inform.) = dosiero.

fako (en lernejo) aparta branĉo de lernado, ekz. geografio, matematiko. [Hejma Vortaro]: liaj plej ŝatataj fakoj estas matematiko kaj portugala lingvo.

faksi (tr.) (ank. telekopii) sendi per faksilo. fakso 1 (tekn.) procedo kaj rimedoj por printi kopiojn de dokumentoj en malproksimaj lokoj, sendante ciferecajn bildojn de ili tra telekomunikaj retoj. [ReVo]. 2 = faksado. 3 = faksaĵo. faksado sendo de dokumento per faksilo. [ReVo]. faksaĵo dokumento ricevita per faksilo: hodiaŭ mi ricevis du faksaĵojn de tiu firmao. faksado sendo de dokumento per faksilo. [ReVo]. faksilo (ank. telekopiilo) aparato por sendi kaj ricevi tekstojn aŭ bildojn per normala telefonlineo, bitigante presitan aŭ skribitan paperon ĉe la sendanto kaj represante ĝin ĉe la ricevanto. [Hejma Vortaro]

fano (muz.) fervora admiranto kaj sekvanto de artisto aŭ bando. [Popularmuzika terminaro en Esperanto, de Bertilo Wennergren],. fan-klubo klubo, organizita aŭ ne, kie grupiĝas admirantoj de iu artisto aŭ bando.

Faradajo (geogr.) akvofalo ĉe la rivero Igvasuo, en ŝtato Parano, Brazilo. [Faradai]

farĉo (kuir.) hakita kaj spicita viando, legomaĵo aŭ fruktaĵo, kiun oni enmetas en la internon de bakaĵo aŭ kuirota legomo aŭ besto. [Hejma Vortaro]. farĉi (kuir.) enmeti viandon, legomaĵon aŭ fruktaĵon en la internon de io kuirota aŭ bakota: farĉita kokidaĵo.

farsia lingvo (lingv.) lingvo parolata en Irano.

Farturo (geogr.) montaro inter ŝtatoj Sankta-Katarino kaj Paranao. [(serra da) Fartura]

fazeolo (bot.) planto el la genro Phaseolus kaj ĝiaj guŝo kaj semo, uzataj kiel legomo. [Hejma Vortaro]

FBE mll de Federala Buroo pri Esploro, usona federala polico.

FD (braz., geogr.) sigl. de Federacia Distrikto.

Federacia Distrikto (braz., geogr.) federacia unuo de Brazilo, sidejo de la federacia registaro. Ĝi situas en la Centra Altebenaĵo, en ŝtato Gojaso, kaj konsistas el la municipo Braziljo kaj pluraj administraj regionoj, ordinare nomataj “satelitaj urboj”. Siglo: FD.

Fejo (geogr.) granda lago en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [(lagoa) Feia]

Fejra-de-Santano (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Baio. [etim.: pt Feira de Santana]. feijra-de-santana rilata al la urbo Fejra-de-Santano BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. fejra-de-santanano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Fejra-de-Santano BA.

fenkolo (bot.) herbo (Foeniculum vulgare), uzata kiel spico (la semoj) kaj legomo (la tigo). [Hejma Vortaro]

fermi: fermilo ĉia aparato, ilo por fermi, ekzemple, de fenestro, de kofro, de botelo, de skatolo. [PIV1, laŭ Hejma Vortaro]

Fernando-de-Noronjo (geogr.) insularo en la nordoriento de Brazilo. [Fernando de Noronha]

Fernandopolo (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Fernandópolis]

fi [Gr.] = fio (‘greka litero’). [PMEG]

FI (ISO-kodo) Finnlando.

fio (ank. fi) dudek-unua litero de la greka alfabeto (F, f, j). [PMEG]

FIFA mll de Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj.

figo (bot.) ŝajnfrukto de figarbo (figujo) el la genro Ficus, manĝata freŝa aŭ sekigita.

Figejro (geogr.) lago en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Figueira]

fingro (anat.) dedo. dikfingro (ank. polekso) (anat.) la plej dika fingro de la mano, kontraŭmetebla al la kvar ceteraj. [Hejma Vortaro]. etfingro (ank. eta fingro) (anat.) la plej malgranda fingro de la mano, la plej malproksima de la dikfingro. [Hejma Vortaro]. mezfingro (ank. meza fingro) (anat.) la plej longa fingro de la mano, inter la montrofingro kaj la ringofingro. [Hejma Vortaro]. montrofingro (anat.) tiu fingro de la mano, kiu estas plej proksima al la dikfingro. [Hejma Vortaro] ¨ dika fingro (anat.) = dikfingro. eta fingro (anat.) = etfingro. meza fingro (anat.) = mezfingro.

Fiskalo (geogr.) insulo en golfeto Gvanabaro, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [(ilha) Fiscal]

fiŝo: fiŝomanĝulo (braz.) moknomo de tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Kujabao, ŝtato Mato-Groso, Brazilo. Vd. kujabaano.

flari: flarilo = gasflarilo. gasflarilo (ank. gasdetektilo) aparato, kiu indikas la ĉeeston de gaso uzata en kuirejaj aparatoj.

flaŭno (kuir.) vanila lakto-deserto kovrita de karamelo kaj trovata en etaj potoj normale kun langeto sube por elpotigi la flaŭnojn sur telerojn.

Floro (geogr.) lago en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Flor]

Florenco 1 (geogr.) urbo en Italio, sidejo de la 91a Universala Kongreso de Esperanto (29/7 ĝis 5/8 2006). [Firenze] 2 (geogr.) nomo de pluraj urboj en Usono.

Floriano (geogr.) urbo en ŝtato Piaŭio, Brazilo. [Floriano]

Florianopolo (geogr.) urbo de Brazilo, ĉefurbo de la ŝtato Santa-Katarino. [etim.: pt Florianópolis]. Vd. Floripo. florianopola rilata al la urbo Florianopolo aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. florianopolano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Florianopolo.

Floripo (geogr.) karesa nomo de Florianopolo, urbo de Brazilo. [etim.: pt Floripa].

Fogejro (geogr.) akvofalo ĉe la rivero Alonso, en ŝtato Paranao, Brazilo. [Fogueira]

Foro (geogr.) lago en ŝtato Suda Riogrando. [Fora]

forko (kuir.) manĝilo konsistanta el tenilo kaj plateto provizita per pluraj pikiloj, servantaj por piki ion kaj levi ĝin al la buŝo. [ReVo]. forketo (kuir.) malgranda forko, uzata por manĝi kukon kaj similajn. [ReVo]. manĝ(o)forko (kuir.) = forko, forketo.

Forketo (geogr.) rivero en ŝtato Suda Rio-Grando, Brazilo. [Forqueto]

formo: bakformujo (ank. bakmuldilo) ujo plenigata per pasto por baki kukon en forno.

Formigo (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Formiga]

Formozo (geogr.) montaro en ŝtato Mato-Groso. [Formosa]

forno ĉiaspeca, masonita aŭ metala, fajrujo aŭ elektra varmigilo por kuiri aŭ hejti. [Hejma Vortaro]. bakforno (cul.) (= bakujo) forno aŭ ties parto, uzata por baki [Hejma Vortaro]. hejtoforno (ank. stovo) forno por hejti ĉambron. kuirforno (ank. fornelo) metala kuiraparato, provizita per unu aŭ pluraj kuirplatoj aŭ flamingoj supre kaj per almenaŭ unu bakujo. [PIV1, laŭ Hejma Vortaro]

fornelo = kuirforno.

Fortalezo (geogr.) urbo de Brazilo, ĉefurbo de la ŝtato Searao. [etim.: pt Fortaleza]. fortaleza rilata al la urbo Fortalezo aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. fortalezano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Fortalezo.

Fortlamio (geogr.) eksa nomo de Niĝameno, ĉefurbo de Ĉado. [F Fort Lamy]

fosi: fosmaŝino fortika motorhava maŝino por fosi, ordinare iranta sur raŭpoj aŭ radoj, kun fosilego sur meĥanika brako. [Hejma Vortaro]

Fozo (geogr.) alia maniero nomi la urbon Foz-do-Igvasuo PR, en Brazilo. [etim.: pt Foz]. foza = foz-do-igvasua. fozano = foz-do-igvasuano.

Foz-do-Igvasuo (ank. Fozo, Igvasuo) (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Paranao. [etim.: pt Foz do Iguaçu]. foz-do-igvasua (ank. foza, igvasua) rilata al la urbo Foz-do-Igvasuo PR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. foz-do-igvasuano (ank. fozano, igvasuano) tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Foz-do-Igvasuo PR.

FR (ISO-kodo) Francio.

Franko (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Franca]. franka rilata al la urbo Franko SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. frankano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Franko SP.

Franko-da-Roŝo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Franco da Rocha]. franko-da-roŝa rilata al la urbo Franko-da-Roŝo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. franko-da-roŝano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Franko-da-Roŝo SP.

Frankfurto 1 (geogr.) nomo de du urboj en Germanio: Frankfurto ĉe Majno kaj Frankfurto ĉe Odro. 2 (geogr.) nomo de pluraj urboj en Usono kaj Sud-Afriko.

Frankfurto ĉe Majno (geogr.) urbo en Germanio. [Frankfurt am Main]

Frankfurto ĉe Odro (geogr.) urbo en Germanio. [Frankfurt (Oder)]

Fransisko-Morato (ank. Morato) (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Francisco Morato]. fransisko-morata (ank. morata) rilata al la urbo Fransisko-Morato SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. fransisko-moratano (ank. moratano) tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Fransisko-Morato SP.

frevo (muz.) brazildevena dutakta, rapidmova danco. [P frevo < fervo < ferver]. frevi i. (muz.) danci frevon.

Friburgo (geogr.) alia maniero nomi la urbon Nova-Friburgo RJ, en Brazilo. [etim.: pt Friburgo]. friburga = nova-friburga. friburgano = nova-friburgano.

frida = malvarma. fridujo (ank. glaciŝranko) ŝranko por konservi manĝaĵojn malvarmigitajn, tamen super frostiĝa temperaturo. [Hejma Vortaro]. fridegujo = frost(ig)ujo.

fritoj (ank. terpomfingroj) (kuir.) bastonetoj tranĉitaj el terpomo kaj frititaj en oleo. [Hejma Vortaro]

fromaĝo:¨ matura fromaĝo (ank. maturigita fromaĝo) (kuir) fromaĝo stokita tiom da tempo, ke ĝia gusto akiris akran nuancon. [Hejma Vortaro]. maturigita fromaĝo (kuir.) = matura fromaĝo.

frosto: frost(ig)ujo (ank. fridegujo) malvarmigita ŝranko aŭ kesto por konservi manĝaĵojn frostigitaj; povas esti enkonstruita kiel parto de fridujo. [Hejma Vortaro]

FTP (mll; inform.) fajlo-transsenda protokolo.

Fundo 1 (geogr.) rivereto en Braziljo, Brazilo. 2 (geogr.) akvofalo ĉe la rivero Paranapanemo, ŝtato Paranao, Brazilo. [Fundo]

Fundano (geogr.) insulo en la golfeto Gvanabaro, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [P Fundão]

fungo: muŝfungo (bot.) = muŝa amanito.

furoro: furorkanto Vd. kanti.

furzi (ntr) ellasi intestajn gasojn, plej ofte kun bruo kaj malbonodoro. [PV, laŭ Hejma Vortaro]