UNUE KOLEKTI, POSTE KOREKTI. (T.F.)

PRIMEIRO COLIGIR, DEPOIS CORRIGIR (T.F.)

 

Amikoj,

Jen nova vortaro de la Esperanta lingvo! Diference de ĉiuj aliaj, ĝi montras la vortojn kaj parolturnojn, kiujn ni trovas en nia ĉiutaga uzado de Esperanto. Kaj ne nur tion! Ĝi montras la deziratajn esprimojn, kiujn ni volas uzi, sed ne scias kiel. Kompreneble, ankaŭ vi povas aldoni viajn sugestojn. Ni konstruu ĝin kune. La motivo ne estas konkurenci al REVO, kies multhoma laboro kaj rezultoj estas admirindaj.

Nia celo estas ankaŭ helpi la prezentojn de "novaj" vortoj rilataj al ĉiuj portugallingvaj regionoj, produktante necesan E-lingvan provizon, kiu estas necesa por la uzado de plene efika kaj kohera Esperanto en tiuj portugallingvaj regionoj de la mondo, tiel ke ili estos komprenataj de la tuta mondo. Geografiaj nomoj estas grava ekzemplo pri la neceso de tiu vortaro. Nature, ke tiu reta vortaro estos neniam kompleta kaj ĝi estos ĉiam daŭre farata kaj reviziata, kun la helpo de multaj brazilanoj kaj portugallingvanoj aŭ ne. Tamen, ĝi estos ĉiam disponebla por la konsultantoj de tiu vortara paĝaro.

Mi petas, ke vi sendu al la respondeculo [tulioflores@esperanto.org.br] ĉiujn viajn opiniojn kaj demandojn.

Dankon. Tulio Flores

Statistikoj pri artikoloj

Dato: 30/07/10

artikoloj

1.203

 

NOVIDADES - NOVAĴOJ

 

9/7/2010

paĝeo; paĵeo.

 

7/7/2010

Pindoramo.

 

27/06/2010

kolumbiumo.

 

26/6/2010

Fortlamio.

 

19/6/2010

mororuto; ruto.

 

17/6/2010

efiki; nocebo; placebo.

 

8/6/2010

Neblino (Pintmonto); trumpeto; vuvuzelo.

 

20/5/2010

monazito, monesio, sablo.

 

3/5/2010

doloro.

 

1/4/2010

kardio.

 

12/3/2010

ambrozio; rizo; zizanio.

 

5/3/2010

akaraĵeo.