dalet
[Hebr.] kvara litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
danbaŭo (muz.)
vjetnama tradicia muzikinstrumento, konsistanta el globforma ujo, unu
metala kordo kaj kurba bambu-stangeto, servanta por ŝanĝi tonon. [LBL] [Vt đàn bầu]
DE (ISO-kodo)
Germanio.
deci (ntr.) konformi al la moralaj kaj etiketaj reguloj. [“Esence, konformi al tio, kion atendas aliaj de mi. (....) Do, tre elasta nocio, kiu estas aplikebla en inocenta, supraĵa kaj formala komunikado, kiam neniu el inter la interparolantoj atendas de aliaj, ke ili diru la veron. Tamen, kiam oni volas precizigi aferojn en vera enhavplena interparolado, per vorta “deco” oni povas alveni al neniaj konkludoj kaj nenion vere atingi krom konversacii pro la konversacio mem. Tiam oni rajtas kaj devas rifuĝi preterdeco (= oni reciproke utiligas la veron, oni ne prisilentas ĝin), sed maldecon oni neniam uzu. “ Tomaĵ Longyka, en diskutgrupo La Karavelo, 5/11/2008]
degeli malglaciiĝi, likviĝi aŭ fandiĝi pro varmo. [Hejma Vortaro]. degel(veter)o pli varma vetero post frosto. [PIV1,
laŭ
Hejma Vortaro].
dek: dek-zo
(10Z) (ankaŭ zo-dek, Z10) 1 malbonege! 2 plej malbona
kvalito. Vd. unu-a.
delto (ank. “delta”) kvara litero de la greka alfabeto (D, d). [PMEG]
delta
[Gr.] = delto (‘greka litero’). [PMEG]
deltaplano (avi.) eta flugaparato por unu homo,
el malpeza flugilo en formo de regula triangulo kun sube penda kuŝilo: ili
kun intereso rigardis, kiel ni flugas sur deltaplanoj. [PIV2]
dento: bludento (inf.) certa industria normo por sen-drata komputilreto. [A bluetooth]
detekti: gasdetektilo (gas)flarilo.
detergi: deterganto = lesivo. vazdeterganto = vazlesivo.
Dezordeno (geogr.) montaro en
ŝtato Maranjo, Brazilo. [(serra da) Desordem]
Diabo (geogr.) akvofalo en
rivero Igvasuo, ŝtato Paranao, Brazilo. [(cachoeira do) Diabo]
Diademo (geogr.)
urbo de Brazilo, en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Diadema]. diadema rilata al la
urbo Diademo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu
urbo. diademano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Diademo SP.
disko plata, ronda objekto. laserdisko (komp., muz.) = lumdisko. lumdisko (komp., muz.) (ankaŭ kompakta disko, laserdisko, KD) speco de optika disko, kun registrita muziko (muzika KD) aŭ programaro uzebla en
komputilo (komputila KD, aŭ KKD). ¨ kompakta disko (mll.: KD) (komp., muz.) = lumdisko.
komputila KD (mll. KKD) =
komputila lumdisko. komputila
kompakta disko (komp.)
(mll.: KKD) = komputila lumdisko. komputila
lumdisko
(komp.) (ankaŭ komputila kompakta disko, komputila KD, KKD) speco de optika disko, sur oni registris komputilan programaron. muzika lumdisko (komp., muz.) (ankaŭ muzika kompakta disko,
muzika KD, KD) speco de optika disko, sur kiu oni registris muzikaĵojn. nurlegebla lumdisko (mll CD-ROM [angle: “compact disc read-only memory”] tiu optika disko, el kiu oni
povas nur preni la datenojn, sed ne registri ion sur ĝi. re-registrebla lumdisko (mll CD-RW [angle: “compact disc-rewritable”] (komp.) lumdisko, kiu ebligas plurfojan registradon kaj forviŝadon de datenoj. poŝdiskilo malgranda aparato por aŭskulti
kompaktajn diskojn per kapaŭskultiloj, facile kunportebla. [Hejma
Vortaro]. || diski numeron (de telefono) =
klavi numeron.
Divinopolo (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Minas-Ĵerajso.
[etim.: pt Divinópolis]. divinopola
rilata al la urbo Divinopolo MG aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. divinopolano tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Divinopolo MG.
DK (ISO-kodo)
Danio.
Doceo (geogr.) rivero
trairanta ŝtatojn Minaso kaj Espiritosanto, Brazilo. [(rio) Doce]
Dojlo (Arturo Konano) 1859-1930, brita kuracisto kaj verkisto
i.a. de detektivromanoj, kreinto de la fikcia detektivo Ŝerloko Holmso. [A
Arthur Conan Doyle]
Dojsirmano (geogr.) montaro en la nordoriento de Brazilo. [(serra
dos) Dois Irmãos]
doloro (fam.) fikcia monunuo: mi pagis 20 dolorojn por la vino.
Dortmundo (geogr.) urbo en Germanio. [Dortmund]
Doŭrado 1 (geogr.) 1
montaro en ŝtato Gojaso, Brazilo. [(serra) Dourada]. 2 rivero
en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Dourados]
Doŭrado 2 (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Suda Mato-Groso. [etim.: pt Dourados].
doŭrada
rilata al la urbo Doŭrado MS aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. doŭradano tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Doŭrado MS.
Draseno (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Dracena]
du: duobla v w.
Duke-de-Kaŝio (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro.
[etim.: pt Duque de Caxias]. duke-de-kaŝia
rilata al la urbo Duke-de-Kaŝio RJ aŭ al tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en tiu urbo. duke-de-kaŝiano tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Duke-de-Kaŝio RJ.
DZ (ISO-kodo)
Alĝerio.