ĉajoto (bot.) liano de la specio Sechium edule; la radiko kaj precipe la frukto estas legomoj manĝataj kuiritaj, la frukto uzata ankaŭ por sukeraĵoj. [Hejma Vortaro]

ĉambro: antaŭ~o = vestiblo. ban~o ĉambro, kie oni banas, duŝas aŭ lavas sin; ofte kunigita kun necesejo. dormo~o ~o, kie oni dormas.

ĉanojo te-ceremonio laŭ taoisma etiketaro.

ĉapo 1 (vest.) ĉia kapvestaĵo sen ĉirkaŭrando. [Hejma Vortaro].

ĉapo 2 peco, per kiu oni fermas botelon, skribilon aŭ similan objekton surmetante, supermetante aŭ ŝraŭbante ĝin. [Hejma Vortaro].

ĉapelo (vest.) kapvestaĵo el pli-malpli malmola materialo, kun ĉirkaŭrando. 2 (bot.) simila ombrelforma parto de multaj fungoj. [Hejma Vortaro].

ĉaro: ~eto 1 aĉet~eto. 2 infan~eto. aĉet~eto veturilo en kiu oni deponas aĉetaĵojn en memserva vendejo. [Hejma Vortaro]. bebo~(et)o = infan~(et)o. fald~(et)o sid~eto, kiu kunfaldita okupas malmultan spacon. [Hejma Vortaro]. infan~(et)o (ankaŭ bebo~(et)o) ~eto por transporti bebon aŭ etan infanon, kiu kuŝas aŭ sidas en ĝi. [Hejma Vortaro]. servo~(et)o tableto sur kvar radoj, uzata por transporti kaj prezenti manĝaĵojn. [Hejma Vortaro]. sid~(et)o puŝata infan~(et)o, en kiu la infano sidas. [Hejma Vortaro]

ĉemizo (vest.) trunkvestaĵo proksima al la haŭto — kun manikoj longaj aŭ mallongaj, malfermebla antaŭe aŭ ne.; sub ĝi povas esti nur sub~o. [Hejma Vortaro]. sub~o (vest.) varmiga vesto, portata inter la haŭto kaj la ĉemizo. [Hejma Vortaro] T-~o (vest.) ĉemizo aŭ subĉemizo proksimume en la formo de la majuskla litero T, kun mallongaj manikoj kaj ofte senkoluma. [Hejma Vortaro]

ĉerpi: ~ilo (kuir.) = kulerego.

ĉifi kunpremi ion tiel, ke ĝi ekhavas amason da malregulaj faldoj. [Hejma Vortaro].

ĉifono peco de ŝtofo, ofte ŝirita aŭ difektita, kiu povas tamen esti uzata en purigado de la hejmo por viŝi aŭ sorbi. [Hejma Vortaro].

ĉipsoj (kuir.) (ankaŭ terpomflokoj) tre maldikaj rondaj tranĉaĵoj el terpomo, frititaj aŭ bakitaj, sekaj kaj krakaj, manĝataj ne varmigitaj sed plej ofte salitaj. [Hejma Vortaro, kun modifo]

ĉokolado 1 bongusta solida pasto el kakao, sukero kaj aromaĵoj. [Hejma Vortaro]. 2 trinkaĵo el kakaa pulvoro, sukero kaj lakto aŭ akvo. [Hejma Vortaro].