CA (ISO-kodo) Kanado.

cadi [Hebr.] dek-oka litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]

CD [co do] [Angl.] (komp.: anglalingva mll de “compact disc”) KD, lumdisko.

CD-R [co do ro] [Angl.] (komp.: anglalingva mll de “recordable compact disc”) registrebla KD, registrebla lumdisko.

CD-ROM [co do rom] [Angl.] (anglalingva akronimo de “compact disc ready only memory”) nurlegebla lumdisko.

CD-RW [co do ro vavo] [Angl.] (anglalingva mll de “compact disc-rewritable”) (komp.) re-registrebla lumdisko.

Cearao (geogr.) ŝtato en la nordoriento de Brazilo. [Ceará]

Cearamirino (geogr.) rivero en ŝtato Norda Riogrando, Brazilo. [Ceará-Mirim]

centimo (ekon.) (ank. lvejo) centono de kvanzo, monunuo de Angolo.

centrifugi (tr.) 1 sekigi en lavmaŝino aŭ aparta centrifugilo per rapida turnado. [Hejma Vortaro] 2 eligi sukon el fruktoj aŭ legomoj per maŝino, kiu rapide turnas ilin. [Hejma Vortaro].

cepo (bot.) herbo de la specio Allium cepa kaj ties bulbo. [Hejma Vortaro].

CF (ISO-kodo) Centrafrika Respubliko.

CG (ISO-kodo) Kongo.

CH (ISO-kodo) Svislando.

CI (ISO-kodo) Ebura Bordo.

ciborg*o “cyborg”, ciborgue.

cico: cicumo kaŭĉuka, silikona aŭ alimateriala cicoforma truetita ŝtopilo, per kiu infaneto povas elsuĉi lakton el botelo, nuntempe farata ankaŭ el aliaj materialoj, ekzemple silikono.

cigaredo: || iri aĉeti cigaredojn foriri kaj ne reveni.

cikorio (bot.) herbo de la specio Cichorium intybus, el kiu, i.a., oni povas fari anstataŭaĵon de kafo.

cinamo (bot.) ŝelo de kelkaj arboj kaj arbustoj de la genro Cinnamomum, uzata kiel spico. [Hejma Vortaro]

Cisjordanio (geogr.) teritorio en la okcidenta flanko de la rivero Jordanio. [Vikipedio]

citrono (bot.) frukto de la specio Citrus limon. [Hejma Vortaro]. citronpremilo kuireja ilo por mane premi la sukon el citrono aŭ oranĝo. [Hejma Vortaro].

CL (ISO-kodo) Ĉilio.

CM (ISO-kodo) Kamerunio.

Cn (kem.) simb. de kopernikio, kopernikiumo.

CN (ISO-kodo) Ĉinio.

CO (ISO-kodo) Kolombio.

Coca-Cola (reg. marko) = Koka-Kolao.

CR (ISO-kodo) Kostariko.

CU (ISO-kodo) Kubo.

CZ (ISO-kodo) Ĉeĥio.