BA (ISO-kodo) Bosnio-Hercegovino.
babili: babileti ntr. (parolante pri eta bebo) ekzerci sin produkti parolsonojn kaj silabojn [Hejma Vortaro].
Bahio (geogr.)
ŝtato de Brazilo. [Port.: Bahia].
Bajano (geogr.)
urbo en ŝtato Parao, Brazilo, ĉe la dekstra flanko de rivero
Tokantinso. [Port.: Baião]
Baĵeo
(geogr.) urbo en ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. [Bagé]
baki: bakaĵo (kuir.) ĉia bakita manĝaĵo, plej ofte tia el faruno. bakujo (kuir.) =
bakforno.
Bakabalo
(geogr.) urbo en ŝtato Maranjo, Brazilo. [Bacabal]
balanci:
balancilo tabulo,
sur kiu oni povas lude balanciĝi
(pendolilo aŭ baskulo).
Balso (geogr.)
urbo en ŝtato Maranjo, Brazilo. [Balsas]
bani:
~ejo banĉambro.
Banabuio
(geogr.) rivero en ŝtato Cearao. [Banabuiú]
banano (bot.)
frukto de bananujo, arbosimila herbo el la genro Musa.
Bananalo (geogr.) la plej granda riverinsulo en la
mondo, ĉe la rivero Aragvajo, en ŝtato Gojaso, Brazilo. [(ilha
do) Bananal]
Baradogarso
(geogr.) urbo en ŝtato Matogroso, Brazilo, ĉeborde
de rivero Aragvajo. [Port.: Barra do Garças]
Baradopiraio
(geogr.) urbo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
[Port.: Barra do Piraí]
Baramanso
(geogr.) urbo en ŝtato Rio de Ĵanejro, Brazilo.
[Port.: Barra do Piraí]
Barbaceno
(geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Barbacena]
bareĝo (vest.) tre malpeza lana ŝtofo
ekproduktita en la 18a jarcento en samnoma franca urbo. [ReVo]
Barejro (geogr.)
urbo en ŝtato Bahio, Brazilo. [Port.: Barreiras]
Bareto (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Port.:
Barretos]
basketbalo (sport.) pilkoludo por du teamoj, en kiu
oni mane pasigas la pilkon kaj penas ĵeti ĝin en alte pendan
retkorbon, kiu estas la kontraŭa golejo. [ReVo]
baskulo speco de balancilo: longa tabulo metita
sur kuŝantan ŝtipon aŭ alian subtenilon, tiel ke unu persono
ĉe ĉiu ekstremaĵo povas alterne leviĝi kaj malleviĝi.
bastono: vat~eto purigilo el maldika plasta bastoneto kies
pinto(j) estas envolvita(j) per vat-bulo, ĝenerale uzata por purigi
aŭ sekigi la internon de la oreloj. [Hejma Vortaro,
kun aldono]
bati: genu~o bato per
la genuo sur ies femuron.
Batatajso (geogr.) urbo en ŝtato
San-Paŭlo, Brazilo. [Batatais]
Baturiteo
(geogr.) 1 urbo en ŝtato Cearao, Brazilo.
[Baturité] 2 montaro en ŝtato Cearao, Brazilo. [(serra de)
Baturité].
baŭhaŭso (arq.) (tb. baŭhaŭs-stilo)
la plej fama arto-, dezajno- kaj arkitekturnejo de moderna arto en
Germanio, ekzistinta inter 1919 kaj 1933. ~-stilo (arq.) = baŭhaŭso.
Baŭruo (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Bauru]
BD (ISO-kodo) Bangladeŝo.
BE (ISO-kodo) Belgio.
bebo:
~oĉar(et)o = infanĉareto.
Beberibo
(geogr.) rivero, kiu trairas la ĉefurbon Recifo, en
ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Beberibo]
Belavisto
(geogr.) urbo en ŝtato Suda Matogroso, Brazilo. [Bela
Vista]
Beleno (geogr.)
ĉefurbo de ŝtato Parao, Brazilo. [Belém]
Belorizonto
(geogr.) ĉefurbo de ŝtato Minaso, Brazilo. [Belo
Horizonte]
Benevento
(geogr.) rivero, kiu enfluas la Atlantikon proksime de urbo
Anŝieto, ŝtato Espiritosanto, Brazilo. [Benevente]
Berlino (geogr.) ĉefurbo
de Germanio. [Berlin]
Bertolino (geogr.) urbeto en ŝtato Piaŭio, sude de la kluzo
Bona Espero. [Bertolina]
besto:
dombesto malsovaĝa
besto vivanta kune kun homoj, ĉu kiel biena produktobesto
aŭ ŝarĝbesto, ĉu kiel hejma servobesto aŭ dorlotbesto. [Hejma Vortaro]. dorlotbesto =
hejmbesto.
hejmbesto (ank.
dorlotbesto) malsovaĝa besto tenata hejme por
akompano kaj plezuro. [Hejma Vortaro].
bet [Hebr.] dua litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
beto 1
(bot.) la manĝebla radiko de diversaj kultiv-formoj de
la ordinara beto (Beta vulgaris). foli~o (bot.) iu
ajn kultiv-formoj de la ordinara beto, produktanta manĝeblajn foliojn;
tiuj folioj mem. [Hejma Vortaro]. ¨ ruĝa
~o (bot.) la manĝebla malhele aŭ karmine
ruĝa radiko de kelkaj kultiv-formoj de la ordinara beto (herbo Beta vulgaris); ankaŭ tiu herbo mem. [Hejma
Vortaro]
beto 2
(ank. beta) dua litero de la greka alfabeto (B, b). [PMEG]
beta [Gr.] = beto (‘greka litero’). [PMEG]
Betino (geogr.)
urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Betim]
BG (ISO-kodo) Bulgario.
BI (ISO-kodo) Burundio.
biciklo velocipedo kun du egalgrandaj
radoj. [ReVo]. zum~o normala biciklo
kun helpa motoro. [Slango kaj
Ĵargono, W. F. Pilger]. ¨ trirada ~o = triciklo.
bideo neceseja instalaĵo por lavi la pubon
kaj postaĵon.
Bikaso (geogr.) urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Bicas]
bioniko (ciênc.) uzo de biologiaj rimedoj en inĝenieraj
problemoj. ~ulo homo farita laŭ la metodoj de ~o. ¨ ~a homo = ~ulo.
biskoto malpeza rebakita pantranĉaĵo.
biskvito (kuir.) seka kuketo, dufoje aŭ longe bakita. [Hejma Vortaro]
BJ (ISO-kodo) Benino.
Blanka
Domo oficiala
rezidejo de la usona prezidento.
bloko:
~(et)o = brik(et)o.
blonda (pp hararo) havanta flavan koloron mezan inter ora kaj
helbruna, kiel la haroj de iuj nord-eŭropaj popoloj. [ReVo, kun
aldono]. platen~ulino virino, kies haroj estas tiel flavaj, ke ili
similas al la griza koloro de plateno.
blua:
~aĵo = kontuz(aĵ)o.
Blumenaŭo (geogr.) urbo en ŝtato Sankta-Katarino,
Brazilo. [Blumenau]
bluzo 1 longa
malstrikta ĉemizo (PIV). 2 ornamita (virina) ĉemizo.
BM (ISO-kodo) Bermudo.
BO (ISO-kodo) Bolivio.
Boavisto
(geogr.) ĉefurbo de ŝtato Rorajmo, Brazilo. [Boa
Vista]
Bodokeno
(geogr.) montaro en ŝtato Suda Matogroso, Brazilo.
[Bodoquena]
Bojso (geogr.)
rivero en ŝtato Gojaso, Brazilo. [(rio dos) Bois]
Bokajno (geogr.)
1 montaro en ŝtato Sankta-Katarino,
proksime de la urbo Laĵeo. 2 montaro en ŝtato San-Paŭlo,
ĉe la limo kun ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [(serra da) Bocaina]
bokalo vazo, plej ofte vitra, kies aperturo estas
larĝa kaj la kolo tre mallonga; povas havi surŝraŭbeblan
kovrilon. [Hejma Vortaro, de Jouko Lindstedt]
Bokejrano
(geogr) montaro en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [(serra
do) Boqueirão]
boli: ~igi varmigi likvaĵon ĝis bolado;
prepari manĝaĵon en bolanta likvaĵo.
bona: ~an! mallonga salutvorto anstataŭ “bonan
matenon!”, “bonan tagon!”, “bonan vesperon!”
Bonfino (geogr.)
urbo en ŝtato Minaso, Brazilo. [Bonfim]
bongoº Venez. granda rivera pirogo
ordinare uzata por transporto de ŝarĝoj. [Romulo Gallegos, Doña
Bárbara, p. 17].
Borboremo (geogr.) montaro en la nordoriento de Brazilo.
[(serra da) Borborema]
Botukatuo (geogr.) 1 montaro en ŝtato San-Paŭlo. 2 urbo
en ŝtato San-Paŭlo. [Botucatu]
bovlo ronda
manĝujo malpli larĝa kaj pli profunda ol telero.
BR (ISO-kodo) Brazilo.
Bragansoj 1
(hist.) nobela familio,
kiu kreis dinastion en Portugalio inter 1640 kaj 1910: dinastio de Bragansoj. [P Bragança]
Braganso
2 (geogr.) urbo en ŝtato Parao, Brazilo.
[Bragança]
brako:
~umi (= ĉirkaŭ~i) ĉirkaŭi iun per la
~oj kaj premi tiun ame al si.
brano:
~pano (kuir.)
pano, en kiu
oni konservis la branon.
Branko (geogr.)
1 rivero en ŝtato Rorajmo, Brazilo. 2 kabo proksime al
Ĵoanpesoo, ĉefurbo de ŝtato Paraibo, Brazilo. [Branco]
brasiko (bot.)
iu ajn legomo aŭ furaĝplanto el la multaj malsimilaj
kultiv-formoj de la ĝardena brasiko (Brassica oleracea, el
Eŭropo) aŭ de la orientaj kultiv-formoj de la rapobrasiko (Brassica
rapa gr. Chinensis kaj gr. Pekinensis).
[Hejma Vortaro, de Jouko Lindstedt]
Braziljo
(geogr.) ĉefurbo de Brazilo. [Brasília]
breto:
~aro meblo surplanka aŭ ĉemura kun pluraj bretoj por
libroj k.c.
Brevo (geogr.)
urbo en ŝtato Parao. [Breves]
briko:
~(et)o (blok(et)o) ĉiu el la lignaj aŭ
plastaj pecoj, uzataj en infanaj konstruludoj.
brogi (kuir.) trempi en bolanta akvo aŭ
surverŝi per ĝi, por kuiri aŭ prepari por kuirado.
Brokojo (geogr.) insulo en golfeto Gvanabaro,
ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Brocoió]
broso escova.
dent~o broseto por purigi la dentojn. [Hejma
Vortaro].
Brusko (geogr.) urbo en ŝtato
Sankta-Katarino. [Brusque]
Bukarejno (geogr.) rivero en ŝtato
Sankta-Katarino, Brazilo. [Bucareim]
bulo pli-malpli globa peco el
knedebla materialo.
bulbo (bot.) subtera ŝvelaĵo de
plantoj kiel cepo, ajlo, tulipo k.a.
bulko (kuir.)
malgranda mola paneto, ofte ronda, kutime tritika, dolĉa aŭ ne. [Hejma
Vortaro, de Jouko Lindstedt]
burgero (kuir.)
(= hamburgero, hamburgaĵo)
panbulko kun enmetita fritita peco el muelita viando, kokaĵo, fiŝo
aŭ vegetaĵoj. [Hejma Vortaro]
Buritio (geogr.) urbo en ŝtato Piaŭio. [Buriti]
Buritialegro
(geogr.) urbo en ŝtato Gojaso. [Buriti Alegre]
Buzio (geogr.)
kabo en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Búzios]
BY (ISO-kodo) Bjelorusio.
BZ (ISO-kodo) Belizo.