a la unua litero de la Esperanta
alfabeto. a-kvar = A4. a -unu (A1) =
unu-a.
A1
= unu-a.
A4
(a-kvar)
paperformato je 21 cm × 29,7 cm. || sur (kelkaj) A4-ojn (a-kvarojn) (slange) mallonge, resume: metu viajn
rimarkojn sur du A4-ojn.
Abaetetubo (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Parao. [etim.: pt Abaetetuba].
abaetetuba
rilata al la urbo Abaetetubo PA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. abaetetubano tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Abaetetubo PA.
aboco 1 alfabeto. 2 (slange) evidentaĵo. 3 (slange) elementaĵo. 4 (slange)
facila
tasko: tio devas esti aboco por vi!
aboni (tr) (slange) regule fari, ricevi: li abonas literaturajn premiojn. abono (slange) facila aliro: li
havas abonon je tiaj ridigaj rimarkoj.
aborti: abortigi
(fig.) ĉesigi proceduron aŭ komputilan programon antaŭ ĝia
normala fino (pro okazo de eraro, ekzemple). [Slango kaj Ĵargono]: oni abortigis
la mision.
Abunano (geogr.) rivero en Amazonio. Ĝi alfluas
al rivero Madejro. [Port.: Abunã]
AC [pt] (geogr.) sigl. de Akro (‘ŝtato’).
aĉeti (slange) subaĉeti: oni aĉetis tiun
oficiston.
Adamantino (geogr.) urbo en la nordoriento de ŝtato
San-Paŭlo, Brazilo. [Adamantina]
adapti: adaptilo (elektr.) kurento-transformilo, kiu
(foje) ankaŭ funkcias kiel ŝargilo por la akumulatoro en la aparato.
ain [Hebr.] dek-sesa litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
ajlo: ajlopremilo tenajlo-simila ilo por mane dispremi ajlerojn.
Ajmoreo (geogr.)
urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo. [Aimorés]
Agvas-Lindo (geogr.)
alia maniero nomi la urbon Agvas-Lindas-de-Gojaso GO, en Brazilo. [etim.:
pt Águas Lindas]. agvas-linda
= agvas-lindas-de-gojasa. agvas-lindano
= agvas-lindas-de-gojasano.
Agvas-Lindas-de-Gojaso (ank.
Agvas-Lindo) (geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Gojaso. [etim.: pt Águas Lindas de Goiás]. agvas-lindas-de-gojasa
(ank. agvas-linda) rilata al
la urbo Agvas-Lindas-de-Gojaso GO aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. agvas-lindas-de-gojasano (ank. agvas-lindano) tiu,
kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Agvas-Lindas-de-Gojaso GO.
aĝo: spitaĝo (psikol.) 1 vivperiodo en la aĝo de
ĉ. 2 ĝis 4 jaroj, kiam la infano ekzercas sin en mensa sendependeco
per kontraŭstaro al la gepatroj kaj aliaj aŭtoritatuloj. [Hejma
Vortaro]. 2 (psikol.) simila
periodo en la pubereco (12 ĝis 14 jaroj).
akaĵuo (bot.) ŝajnfrukto de akaĵuarbo (Anacardium occidentale), konsistanta el du partoj: akaĵu-pomo kaj akaĵu-nukso. RIM.:
“akaĵunukso estas la vera frukto de la akaĵuarbo: malmolŝela,
enhavanta semon manĝatan kruda aŭ rostita. »pomo estas la
fruktosimile ŝvelinta, flava aŭ ruĝa supra parto de la pedunklo
de la akaĵuarbo, portanta la akaĵunukson; ĝi gustas kvazaŭ
pomo kaj estas uzata por farado de suko, kaĉo, konfitaĵo, vino kaj
brando.” [Hejma vortaro, de Jouko Lindstedt]
Akaraio (geogr.) montaro en la nordo de Brazilo
ĉe landlimo kun Gvajano. [Acaraí]
akaraĵeo
(kuir.) brazila
manĝaĵo de afrika deveno; ĝi estas buleto el vigna
pasto, cepo kaj salo, fritita en palmoleo, kaj servata kun salikoko kaj pripra
saŭco. [P acarajé]
Akarauo (geogr.)
1 rivero en ŝtato Ceará, Brazilo.
2 urbo ĉe la enfluejo de tiu rivero. [Acaraú]
Akidaŭano (geogr.) 1 urbo en ŝtato Suda Mato-Groso, Brazilo. 2
rivero, kiu banas tiun urbon. [Aquidauana]
Akro (geogr.) unu el la ŝtatoj de
Brazilo. Ĉefurbo: Rio-Branko;
siglo: AC. [etim.: pt Acre]. akra rilata al la
ŝtato Akro aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu
ŝtato. akrano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en
la ŝtato Akro..
Akreo (geogr.)
= Akro
(‘ŝtato’).
akronimo vorto
konsistanta el la komencliteroj de kompleksa nomo komerca, scienca, politika
ktp, precipe uzata, kiam la tuto formas prononceblan vorton. [PIV2005]: CED (= Centro de Esploro
kaj Dokumentado) estas akronimo.
akvo: kranakvo akvo elfluigebla el akvokundukilo
pere de krano. [Hejma Vortaro]. varmakvujo kaŭĉuka ujo por
varmega akvo por
varmigi liton aŭ homon. [Hejma
Vortaro]
AL
1 (ISO-kodo)
Albanio.
AL 2 [pt] (geogr.) sigl. de Alagoo (‘ŝtato’).
Alagoo (geogr.) unu el la ŝtatoj de
Brazilo. Ĉefurbo: Masejoo; siglo: AL. [etim.: pt Alagoas]. alagoa rilata al la ŝtato
Alagoo aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu ŝtato. alagoano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la ŝtato Alagoo.
Alagoaso (geogr.) = Alagoo.
Alagoinjo
(geogr.) urbo de Brazilo,
en la ŝtato Baio. [etim.: pt Alagoinhas].
alagoinja
rilata al la urbo Alagoinjo BA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. alagoinjano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Alagoinjo BA.
alef [Hebr.] unua litero de la hebrea alfabeto. [PMEG]
Alemano (geogr.) akvofalo en la rivero Tibaĵio,
ŝtato Paranao, Brazilo. [Port.: (cachoeira do) Alemão]
Alenkero (geogr.) urbeto en ŝtato Parao, Brazilo,
cê la maldekstra flanko de rivero Amazono. [Port.: Alenquer]
alfo (ank.
alfa)
unua litero de la greka
alfabeto (A, a). [PMEG]
alfa [Gr.] =
alfo. [PMEG]
ALKA (mll.) Areo de Liberkomerco de Ameriko.
Al-Kaido (ar. "La Bazo", Al-Qaeda aŭ Al-Qaida) (pol.) islamisma terorisma grupo, kies celo estas restarigo de la islama imperio
de la Kalifo.
Alkantaro (geogr.) marborda urbo en ŝtato Maranjano,
Brazilo, en la golfeto San-Marko. [Port.: Alcântara]
Almejrino (geogr.) urbeto en
ŝtato Parao, ĉe la enfluejo de riveroj Ŝinguo kaj Amazono.
[Port.: Almeirim]
Almenaro (geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso,
Brazilo, ĉe la bordo de rivero Ĵekitinjono. [Port.: Almenara]
Almirante-Tamandareo (ank. Tamandareo) (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Paranao. [etim.: pt Almirante
Tamandaré]. almirante-tamandarea (ank. tamandarea) rilata al la urbo Almirante-Tamandareo
PR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. almirante-tamandareano
(ank. tamandareano) tiu,
kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Almirante-Tamandareo PR.
Alperkato (geogr.) montaro en ŝtato Maranjano,
Brazilo, ĉe la elfluejo de rivero Mearino. [Port.: (serra das) Alpercatas].
Altamiro (geogr.) urbo en
ŝtato Parao, Brazilo, ĉe la maldekstra flanko de rivero Ŝinguo.
[Port.: Altamira]
Alto-Aragvajo (geogr.) urbo en
ŝtato Mato-Groso, Brazilo, surborde de rivero Aragvajo. [Port.: Alto
Araguaia]
Alto-Madejro
(geogr.) urbeto en ŝtato Rondonjo, Brazilo, proksime al
la ĉefurbo Porto-Veljo. [Port.: Alto Madeira]
Alto-Paraizo
(geogr.) urbeto en ŝtato Gojaso, Brazilo, lokita sur la
altebenaĵo Veadejro, kie situas Nacia Parko kaj la esperantista
organizaĵo Bona Espero. [Alto Paraíso]
Alvorado (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Suda Rio-Grando. [etim.: pt Alvorada].
alvorada
rilata al la urbo Alvorado RS aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. alvoradano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Alvorado RS.
AM [pt] (braz., geogr.) sigl. de Amazono (‘ŝtato’).
Amambaio
1 (geogr.) urbo en
ŝtato Suda Mato-Groso, Brazilo, apud rivero kaj montaro samnomaj. 2 (geogr.)
rivero apud samnoma urbo. 3 montaro apud samnoma urbo. [etim.: pt Amambaí]
Amanao (geogr.) lago proksime
al urbo Tefeo, en Amazonio, Brazilo. [Port.: Amaná]
amanito: muŝa amanito (bot.) (ank. muŝfungo) venena fungo de la specio Amanita muscaria. [Hejma Vortaro]
Amapao
(geogr.) unu el la ŝtatoj de
Brazilo. Ĉefurbo: Makapao; siglo: AP. [etim.: pt Amapá]. amapaa rilata al la ŝtato Amapao
BR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu ŝtato. amapaano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la ŝtato Amapao BR.
Al-Qaeda
[ar.] = Al-Kaido.
Al-Qaida
[ar.] = Al-Kaido.
akatizio (med., psikol.) malsano karakterizata per la
neeblo sidi aŭ resti sidanta.
AM
(ISO-kodo) Armenio.
Amano (geogr). jordania ĉefurbo.
Amaranto (geogr.) urbo en
ŝtato Piaŭio, Brazilo, sur la dekstra bordo de rivero Parnaibo,
ĉe la limo al ŝtato Maranjano. [Port.: Amaranto]
Amazono 1
(geogr.) unu el la
ŝtatoj de Brazilo. Ĉefurbo: Manaŭso;
siglo: AM. [etim.: pt Amazonas]. amazona rilata al la
ŝtato Amazono BR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en
tiu ŝtato. amazonano tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas
en la ŝtato Amazono BR.
Amazono 2
(geogr.) grandega sudamerika rivero, trafluanta Amazonion. [etim.: pt Amazonas].
Amazonio
(geogr.) vasta regiono en la nordo de Sud-Ameriko, kies
ĉefa rivero estas Amazono. [etim.: pt Amazônia].
ambrozio (kuir., braz.) dolĉaĵo el ovoj
kaj lakto, kuiritaj en sukera siropo.
Amerikano (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato São-Paŭlo. [etim.: pt Americana].
amerikana
rilata al la urbo Amerikano SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. amerikanano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Amerikano SP.
Anaĵaso (geogr.) 1 urbo
en ŝtato Parao, Brazilo, borde de samnoma rivero. 2 rivero, kiu banas la urbon Anaĵaso. [Port.: Anajás]
Ananindeŭo (geogr.) urbo de
Brazilo, en la ŝtato Parao. [etim.: pt Ananindeua].
ananindeŭa
rilata al la urbo Ananindeŭo PA aŭ al tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en tiu urbo. ananindeŭano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Ananindeŭo PA.
Anapolo (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Gojas. [etim.: pt Anápolis].
anapola
rilata al la urbo Anapolo GO aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. anapolano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Anapolo GO.
Anaŭao (geogr.) rivero en ŝtato Rorajmo, Brazilo, kaj kiu elfluas
el montaro Luno kaj alfluas al rivero Branko. [Port.: Anauá]
Andradino (geogr.) urbo en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. [Port.:
Andradina]
aneto (bot.) spicherbo, Anethum graveolens.
Angro (geogr.) alia maniero nomi la urbon
Angra-dos-Rejso RJ, en Brazilo. [etim.: pt Angra].
angra
= angra-dos-rejsa. angrano
= angra-dos-rejsano.
Angra-dos-Rejso (ank. Angro)
(geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. [etim.: pt Angra dos Reis]. angra-dos-rejsa (ank. angra) rilata al la urbo Angra-dos-Rejso RJ
aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. angra-dos-rejsano
(ank. angrano) tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Angra-dos-Rejso RJ.
Anĵiko
(geogr.) urbo en ŝtato Norda Rio-Grando, Brazilo.
[Angicos]
anorako (vest.) sporta vent- kaj pluv-imuna jako, ofte kun
kapuĉo.
Anŝieto
(geogr.) 1
marborda urbo
en ŝtato Espirito-Santo, Brazilo. 2 insulo de ŝtato San-Paŭlo,
proksime al urbeto Igvapo. 3 grava ŝoseo en ŝtato
San-Paŭlo. [Port.: Anchieta]
Antonino (geogr.) haveno ĉe golfeto Paranagvao,
proksime al Kuritibo, en ŝtato Paranao, Brazilo. [Port.: Antonina]
Antonio-Afonso (geogr.) insulo en ŝtato Santa-Katarino,
Brazilo, ĉe la enfluejo de rivero Pinjero, sude de insulo San-Francisko. [Port.:
Antônio Afonso]
AO (ISO-kodo) Angolo.
AP [pt] (geogr.) sigl. de Amapao (‘ŝtato’).
Aparado (geogr.)
akvofalo en rivero Tibaĵio, ŝtato Paranao, Brazilo. [Port.:
Aparado]
aparato : sonaparato (akust.) aparato, plej ofte stereofonia, kiu estas samtempe radioricevilo, magnetono
(kasedilo) kaj gramofono (muzik-diskilo). [Hejma Vortaro]. vidbendaparato aparato por registri moviĝantan bildon kaj sonon
sur vidbendo kaj por vidigi programojn tiel registritajn. [Hejma Vortaro]
Aparesido (geogr.) alia maniero nomi la urbon
Aparesida-de-Gojanjo GO, en Brazilo. [etim.: pt Aparecida]. aparesida = aparesida-de-gojanja. aparesidano = aparesida-de-gojanjano.
Aparesida-de-Gojanjo (ank. Aparesido)
(geogr.) urbo de Brazilo, en la ŝtato Gojaso. [etim.: pt Aparecida de Goiânia]. aparesida-de-gojanja
(ank. aparesida) rilata al la
urbo Aparesida-de-Gojanjo GO aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. aparesida-de-gojanjano (ank. aparesidano) tiu,
kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Aparesida-de-Gojanjo GO.
Apodio (geogr.)
1 altebenaĵo inter ŝtatoj Norda Rio-Grando kaj Searao,
Brazilo. [Port.: (chapada do) Apodi. 2 lago situanta ĉe la
maldekstra bordo de rivero Apodio, en ŝtato Norda Rio-Grando, Brazilo.
[Port.: (lagoa do)]. Apodi. 3 rivero de ŝtato Norda Rio-Grando,
Brazilo; ĝi ankaŭ estas nomata “Mosoroo”. [Port.: (rio) Apodi, (rio)
Mossoró (aŭ Moçoró] 4 urbeto en ŝtato Norda Rio-Grando,
Brazilo. [Port.: Apodi]
apterigo
(zool.) genro, Apteryx, de senflugilaj birdoj, vivantaj en Nov-Zelando. [PIV2, kun modifo]
Apukarano 1
(geogr.) montaro
en la ŝtato Paranao, Brazilo, kie situas la samnoma urbo. [Apucarana]
Apukarano 2
(geogr.) urbo de Brazilo,
en la ŝtato Paranao. [etim.: pt Apucarana].
apukarana
rilata al la urbo Apukarano PR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. apukaranano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Apukarano PR.
AR (ISO-kodo) Argentino.
Aragarso
(geogr.) urbo en ŝtato Gojaso, Brazilo, sur la dekstra
flanko de rivero Aragvajo. [Port.: Aragarças]
Aragŭario (geogr.) = Aragvario (‘urbo de MG’,
‘rivero’).
Aragvaino (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Tokantino. [etim.: pt Araguaína].
aragvaina
rilata al la urbo Aragvaino TO aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. aragvainano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Aragvaino TO.
Aragvajo
(geogr.) rivero trafluanta ŝtatojn Gojaso, Mato-Groso
kaj Parao, en la centro de Brazilo. [Port.: Araguaia]
Aragvario 1
(geogr.) rivero en ŝtato Minas-Ĵerajso. [etim.: pt Araguari].
Aragvario 2
(geogr.) urbo de Brazilo, en
la ŝtato Minas-Ĵerajso. [etim.: pt Araguari]. aragvaria rilata al la urbo
Aragvario MG aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu urbo. aragvariano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Aragvario MG.
arakacio (bot.) genro (Arracacia) de herbo el apiacoj. Unu specio (Arracacia xanthorrhiza) estas vaste kultivata en Sud-Ameriko,
precipe en Brazilo.
Arakaĵuo
1 (geogr.) urbo
de Brazilo, ĉefurbo de la ŝtato Serĵipo. [etim.: pt Aracaju]. arakaĵua rilata
al la urbo Arakaĵuo aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas
en tiu urbo. arakaĵuano tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en la urbo Arakaĵuo.
Arakaĵuo
2 (geogr.) rivero de ŝtato Serĵipo,
Brazilo, ĉeborde de kiu situas la ĉefurbo Arakaĵuo. [etim.: pt Aracaju].
Arakatio
1 (geogr.) urbo en ŝtato Searao, Brazilo, ĉeborde
de samnoma rivero. 2 (geogr.) rivero en ŝtato Searao,
Brazilo. [Port.: Aracati]
Arakruzo
(geogr.) urbo en ŝtato Espirito-Santo, Brazilo. [Port.:
Aracruz]
arakido (bot.)
(ank. ternukso) herbo (de la genro Arachis el
legumenacoj), kies plej grava specio estas ternuksa planto: arakida oleo; arakidata (aŭ arakida) acido, C20H40O2
[PIV].
arapajmo (zool.) genro (Arapaima) de fiŝoj el familio Osteoglossidae. Vd. pirarukuo.
Arapirako
(geogr.) urbo de Brazilo,
en la ŝtato Alagoo. [etim.: pt Arapiraca].
arapiraka
rilata al la urbo Arapirako AL aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. arapirakano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Arapirako AL.
Arapongo
(geogr.) urbo en ŝtato Paranao, Brazilo. [Arapongas]
Araro 1
1 (geogr.) montaro en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo.
[Port.: (serra das) Araras]. 2 (geogr.) montaro en ŝtato Paranao, Brazilo. [Port.: (serra das)
Araras]. 3 (geogr.) montaro ĉe la marbordo de ŝtato
Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Port.: (serra das) Araras]. 4 (geogr.) montaro en ŝtato
San-Paŭlo, Brazilo. [Port.: (serra das) Araras].
Araro 2
(geogr.) urbo de Brazilo,
en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Araras].
arara
rilata al la urbo Araro SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. ararano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Araro SP.
Ararakŭaro (geogr.) = Ararakvaro.
Ararakvaro
(geogr.) urbo de Brazilo,
en la ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Araraquara].
ararakvara
rilata al la urbo Ararakvaro SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. ararakvarano tiu, kiu
naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Ararakvaro SP.
Araripo (geogr.)
1 malgranda urbo en ŝtato Searao, Brazilo, ĉe samnoma
montaro. [Port.: Araripe]. 2 montaro en ŝtato Searao, Brazilo.
[Port.: (chapada do) Araripe].
Araruamo
1 (geogr.) granda lago en ŝtato Rio-de-Ĵanejro,
Brazilo. [Port.: (lagoa de) Araruama]. 2 urbo en ŝtato
Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. [Port.: Araruama]
Arasatubo (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Araçatuba].
arasatuba
rilata al la urbo Arasatubo SP aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. arasatubano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Arasatubo SP.
Araŝao
(geogr.) urbo en ŝtato Minas-Ĵerajso, Brazilo.
[Port.: Araxá]
Araŭkarjo (geogr.) urbo de
Brazilo, en la ŝtato Paranao. [etim.: pt Araucária]. araŭkarja rilata al la urbo
Araŭkarjo PR aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en tiu
urbo. araŭkarjano
tiu, kiu naskiĝis aŭ loĝas en la urbo Araŭkarjo PR.
Arejo (geogr.)
malgranda urbo en ŝtato Paraibo. [Port.: Areias].
Areo de
Liberkomerco de Ameriko (mll. ALKA) organizo kreita en 1994 kun la celo forigi
la doganajn barilojn inter la 34 landoj de Ameriko (escepte de Kubo).
Arikemo (geogr.)
malgranda urbo en ŝtato Rondonjo, Brazilo, ĉe maldekstra bordo de
rivero Ĵamareo. [Port.: Ariquemes]
Aripuanano
1 (geogr.) urbo en ŝtato Mato-Groso, Brazilo, surborde
de samnoma rivero. 2 (geogr.) rivero en ŝtato Mato-Groso.
[Port.: Aripuanã]
arko: vestarko rigida pli-malpli arkoforma objekto kun hoko, uzata por pendigi
vestaĵojn je la ŝultrumoj. [Hejma Vortaro]
Arkoverdo
(geogr.) urbo en ŝtato Pernambuko, Brazilo. [Port.: Arcoverde]
artiŝoko (bot.) planto el la genro Cynara kaj
ĝia manĝebla “floro” (kapitulo).
Asailando (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato Maranjano. [etim.: pt Açailândia].
asailanda
rilata al la urbo Asailando MA aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. asailandano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Asailando MA.
Asizo (geogr.) urbo en ŝtato
San-Paŭlo, Brazilo. [Port.:
Assis]
askalonio (bot., kuir.) = ŝaloto.
Asuo (geogr.) 1 rivero en ŝtato Norda Rio-Grando, Brazilo;
ĝi alfluas al rivero Piranjo. 2 urbo en ŝtato Norda Rio-Grando,
Brazilo, ĉe la maldekstra flanko de rivero Piranjo. [Port.: Açu]
Asunsano
(geogr.) malgranda insulo ĉe la marbordo de ŝtato
Pernambuko, Brazilo. [Port.: Assunção]
AT (ISO-kodo) Aŭstrio.
Atakamo (geogr.) dezerta regiono en la nordo de
Ĉilio. [H Atacama]. atakama
rilata al Atakamo aŭ al
ties naskiĝintoj aŭ loĝantoj. atakamano naskiĝinto
aŭ loĝanto de Atakamo.
Atalajo (geogr.) urbo en ŝtato Alagoo, Brazilo, proksime al la
ĉefurbo Macejo. [Port.: Atalaia]
Atibajo (geogr.) urbo de Brazilo, en la
ŝtato San-Paŭlo. [etim.: pt Atibaia].
atibaja
rilata al la urbo Atibajo MG aŭ al tiu, kiu naskiĝis aŭ
loĝas en tiu urbo. atibajano tiu, kiu naskiĝis
aŭ loĝas en la urbo Atibajo MG.
AU (ISO-kodo) Aŭstralio.
Aŭgusto-Severo (geogr.) urbo en
ŝtato Norda Rio-Grando, Brazilo, ĉeborde de rivero Upanemo. [Port.:
Augusto Severo]
aŭskulti: aŭskultilo la parto de telefono, kiu
enhavas mikrofonon kaj malgrandan laŭtparolilon, kaj kiun tenas la uzanto.
[Hejma Vortaro]. kapaŭskultiloj paro de malgrandaj laŭtparoliloj por uzi en la oreloj. [Hejma Vortaro, kun modifo].
aŭzajo
(vest.) tradicia vjetnama
virina vesto, kiu estigas ilian sveltecon kaj graciecon. Ĝi estas admire
prikantata de poetoj, komponistoj kaj pentristoj, kaj gajnas la admiradon kaj
laŭdadon de fremdlandanoj. [LBL]
[Vn áo dài]
avelo (bot.) nukso de avelujo, arbeto el la genro Corylus [Hejma Vortaro, de Jouko Lindstedt]. avelujo (bot.) arbeto el la genro Corylus.
aveno (bot.) greno el la genro Avena.
avenflokoj
(cul.) avengrajnoj vaporumitaj kaj
plat-premitaj [Hejma Vortaro, de Jouko Lindstedt].
AZ (ISO-kodo) Azerbajĝano.